Hüttlingen TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eschikofen)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hüttlingen
Hüttlingen
Blazono de Hüttlingen
Panoramo de la vojo de Harenwilen al Hüttlingen, dekstre Eschikofen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 716201 / 271436 (mapo)47.5833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716201 / 271436 (mapo)
Nombro de loĝantoj 828
Areo 11,6 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 8553
Komunumkodo 4590
Mapo de Hüttlingen
vdr

Hüttlingen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007,, kiu nombro modeste malkreskis al 828 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hüttlingen situas ĉe la norda flanko de la Turvalo ĉe la bordo de la rivero Turo. La komunumo konsistas el la municipoj Eschikofen, Harenwilen, Hüttlingen kaj Mettendorf.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Hüttlingen limas en nordo al Pfyn kaj Müllheim, en oriento al Wigoltingen kaj Amlikon-Bissegg, en sudo al Thundorf, kaj en okcidento al Felben-Wellhausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Hüttlingen-Mettendorf, kiu situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Romanshorn, estas servita per regionaj trajnoj de la fervojkompanio THURBO AG, kiu okupiĝas pri la regiona kaj loka trajn-trafiko en orienta Svislando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hüttlingen datiĝas el la jaro 1336 kiel Hutlingen.

Kun efiko je la 1-a de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo la lokkomunumoj Hüttlingen, Eschikofen (BFS-N-ro 4581), Harenwilen (BFS-N-ro 4582), Hüttlingen (BFS-N-ro 4583) kaj Mettendorf (BFS-N-ro 4584) estis kunigitaj al la akutala politika komunumo Hüttlingen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]