Escholzmatt
| Escholzmatt | |
|---|---|
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Entlebuch |
| Koordinatoj | 46°54′49″N 7°56′5″O / 46.91361°N, 7.93472°OKoordinatoj: 46°54′49″N 7°56′5″O / 46.91361°N, 7.93472°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3141 |
| Areo | 61,29 km² |
| Alteco | 858 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6182 |
| Komunumkodo | 1003 |
Escholzmatt estas komunumo en la distrikto Entlebuch en kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Escholzmatt situas en la okcidento de la regiono Entlebuch kaj estas parto de la UNESKO-biosfero. La komunumo situas sur la akvodislimo inter Ilfis, alfluanto de Emme kaj Weissemme, fontrivero de Eta Emme. Al la komunumo Escholzmatt apartenas krom la ĉefvilaĝo Escholzmatt mem la vilaĝoj kaj setlejoj Lehn, Feldmoos, Wiggen, Dürrenbach.
Najbaraj komunumoj[redakti]
La komunumo Escholzmatt limas en nordokocideto al Trub (Kantono Berno), en nordo al Romoos, en nordoriento al Schüpfheim, en sudoriento al Flühli, kaj en sudokcidento al Marbach.
Trafiko[redakti]
Eschlozmatt situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno kaj ĉe la paralela kantona ĉefvojo.
Historio[redakti]
La unua dokumenta mencio de Escholzmatt datiĝas el la jaro 1160 kiel Askolvismatte.
En mezepoko Escholzmatt apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. En la Kamparana Milito en la jaro 1653 Christian Schybi de Escholzmatt estis la gvidantoj de la ribeloj. Post la malvenko de la kamparanoj Schybi estis ekzekutita. Memorŝtono antaŭ la preĝejo ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu evento.
Eksteraj Ligiloj[redakti]
Oficiala retejo de la komunumo Escholzmatt
Profilo de la komunumo en la kantona retejo
Escholzmatt en la Historia Leksikono de Svislando
| Distrikto Entlebuch | |
|---|---|
Doppleschwand - Entlebuch - Escholzmatt - Flühli - Hasle - Marbach - Romoos - Schüpfheim - Werthenstein
|
|


