Eschwege
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Eschwege | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Germanio | |
| Regiono | federacia lando Hesio | |
| Distriktaro | Kassel | |
| Distrikto | Werra-Meißner | |
| Ĝemelurboj | St.-Mandé (FR), Mühlhausen (DE), Regen (DE) |
|
| Poŝtkodo | 37269 | |
| Aŭtokodo | ESW | |
| Telefona antaŭkodo | +49-5651 | |
| Kodo laŭ AGS | 06636003 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 21.004 | |
| Loĝdenso | 332 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
51°11′N 10°4′O / 51.183°N, 10.067°OKoordinatoj: 51°11′N 10°4′O / 51.183°N, 10.067°O | |
| Alto | 211 m | |
| Areo | 63,27 km² | |
| Horzono | +1 | |
Eschwege [Eŝvege] estas germana urbo en la nord-okcidento de Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Werra-Meißner. La urbo situas borde de la rivero Werra. Fine de la jaro 2011 la komunumo havis 19805 loĝantojn.
Enhavo |
Blazono [redakti]
La blazono de Eschwege montras sur ruĝa fono arĝentan kastelon kun du turoj pint-tegmentaj. Inter la turoj ŝvebas verda fraksena branĉeto kun tri folioj (la germana vorto Esche signifas "frakseno").
Partneraj urboj [redakti]
St.-Mandé en Francio
Mühlhausen (Turingio) en Germanio
Regen (Bavario) en Germanio
Montpellier en Francio
Arkitekturo [redakti]
Eschwege konservis mezepokan urbocentron kun kohera trabfaka domaro. Krome ekzistas jenaj vidindaj konstruaĵoj:
- Preĝejo "St. Katharina" en kvartalo Neustadt
- Bazareja preĝejo "St. Dionys"
- Eschweger Landgrafenschloss, kastelo, sur kies turo ĉiuhore aperas mekanika trumpetisto, nomata Dietemann, maskoto de la urbo
- Hochzeitshaus ("geedziĝa domo", burĝa domo de 1578)
- Schulberg (Cyriakusberg), monteto kun turo "Karlsturm"
- Nikolaa Turo (eksa kirka turo de 1455)
- Bismarck-a Turo sur monteto "Leuchtberg" oriente de la urbo (de 1903)
- Schäferhalle (pavilono sur la okcidenta deklivo de Leuchtberg)
- Eksa sinagogo, nuna nov-apostola kirko
- Hospitala Kapelo
- Monaĥejo, sidejo de bierfarejo "Eschweger Klosterbrauerei"
| Situo en Germanio |
Esperanto-vivo [redakti]
En Eschwege okazis la 29-a Internacia Seminario dum la jarŝanĝo inter 1985 kaj 1986. En la urbo ekzistas loka asocio de esperantistoj.
En Eschwege vivas Rüdiger Sachs.

