Escurial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escurial
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10133
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Eduardo Sánchez Álvez
Demografio
Loĝantaro 863  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 10′ N, 5° 53′ U (mapo)39.169444444444-5.8855555555556Koordinatoj: 39° 10′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 293 m [+]
Areo 100,71 km² (10 071 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Escurial (Ekstremaduro)
Escurial (Ekstremaduro)
DEC
Escurial
Escurial
situo en Ekstremaduro
Escurial (Hispanio)
Escurial (Hispanio)
DEC
Escurial
Escurial
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escurial [+]
vdr

Escurial [eskurjAl] (Rubejo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 863 loĝantoj sur areo de 100,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas escurialegos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Escurial estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, sed tre sude de tiu jaj tre proksima de la komarko Vegas Altas; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 100,71 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Escurial estas eta vilaĝo ege proksima al la urbeto Miajadas. Dum la Hispana Enlanda Milito okazis batalo rilate tiun proksimecon. Miajadas estis kun Santa Amalia urbetoj jam konkeritaj de la armeo de Francisco Franco, dum la sudaj urboj Don Benito kaj Villanueva de la Serena estis ankoraŭ en la flanko de la respublika registaro. De Villanueva de la Serena venis roto de respublikanoj intence konkeri la urbon Miajadas kaj fortranĉi la pason de la frankisma armeo al Madrido. Ili alvenis ĝis Escurial kaj konkeris ĝin, sed ne profitis la avantaĝon de surprizo por klpodi konkeri Miajadas kaj la frankismaj trupoj organiziĝis kaj masakris la rezistantojn en Escurial; la batalo okazis ĉefe ĉirkaŭ la preĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]