Esencaj medikamentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esencaj medikamentoj (angle Essential Medicines) laŭ difino de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) estas tiuj medikamentoj necesaj pro plenumi la bazajn bezonojn de la monda loĝantaro je medicina prizorgo. [1].

Kreo de listo de esencaj medikamentoj[redakti | redakti fonton]

Specimena listo de esencaj medikamentoj estas regule kunmetata de ekspertaro de la MOS laŭ kriterioj de malsana ofteco, medicina efiko kaj sekureco de la unuopaj substancoj kaj kosto-efiko-rilato. Tia listo unuafoje publikiĝis en 1977 fare de la organizaĵo, kaj ekde tiam ĉiun duan jaron estas aktualigata. Nuntempe listiĝas pli-malpli 300 substancoj, kaj medikamentoj kaj vakcinaĵoj.

La MOS-listo de esencaj medikamentoj direktiĝas unuavice al naciaj registaroj, kiuj laŭ siaj regionaj bezonoj surbaze de la MOS-listo kreu proprajn listojn kaj zorgu ke la medicinaj substancoj listigitaj haveblu en sia lando.

Aliro al la listigitaj esencaj medikamentoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ publikiĝo de la Monda Banko el la jaro 2006, triono de la monda loĝantaro ne havas efikan aliron al la listigitaj esencaj medikamentoj. Proksimume 65 procentaĵoj de ĉiuj baratanoj kaj 47 procentaĵoj de ĉiuj homoj en Afriko sude de la Saharo ne povas akiri esencajn medikamentojn kiam ili bezonas ilin [2]. La kialoj por tio multfacetas: mankaj financaj eblecoj, malbona medicina infrastrukturo kaj misa organiziĝo de medikamenta transportado kaj stokiĝo, ĝenerale maltro evoluigita prisana sistemo, kaj parte pro medicinaj patentoj ankaŭ tro altaj prezoj por la medikamentoj.

Sekurigi la alireblon de ĉiuj homoj pri esencaj medikamentoj, estas deklarita celo inter la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Esencaj medikamentoj kaj patentoj[redakti | redakti fonton]

Pli-malpli 95 procentaĵoj el la esencaj medikamentoj de la nuntempa MOS-listo ne estas protektataj per patento. Tiuj medikamentoj do povas esti produktataj favorpreze per ĉiu ajn farmakologia firmao, kaj esti libere komercataj kaj vendataj. Probleme, ĉar protektite per patentoj, tamen estas la restaj 5 procentaĵoj de la esencaj medikamentoj, ekzemple la kontraŭvirusaj substancoj necesaj por terapio de Aidoso. Ili plej parte ne nur en la industrie evoluigitaj ŝtatoj estas patente protektataj, sed dum la lastaj jaroj pro internaciaj komercaj interkonsentoj ankaŭ ampleksigis al la industrie nur parte evoluigitaj kaj malforte evoluigitaj ŝtatoj, kio malfaciligas ilian akireblon en tiuj ŝtatoj. La organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj tial postulas ŝanĝi tiujn internaciajn interkonsentojn tiel ke ĉiuj esencaj medikamentoj en parte kaj malforte evoluigitaj ŝtatoj estu ekskluzivigataj el la protektiĝo per patentoj.

Neglektataj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Plia problemo de la listo pri esencaj medikamentoj estas la "neglektataj malsanoj". Per tiu nocio la MOS karakterizas malsanojn precipe aŭ ekskluzive disvastigitaj en industrie malforet evoluigitaj malsanoj, ekzemple tropikaj malsanoj kile malario aŭ afrika tripanosomiazo[3]. Por multaj el tiuj malsanoj dum la lastaj jaroj, parte dum jardekoj, ne evoluis novaj medikamentoj, ĉar la farmakologia industrio ne povus sen malprofito produkti tiujn medikamentojn kaj tial ankaŭ la esplorado pri ili estus malprofitiga. Dum la lastaj jaroj tamen sukcesis iuj novaj evoluigoj de medikamentoj pri neglektataj malsanoj, precipe en partnerecoj inter publikaj kaj privataj institucioj. Ekzemplo por tio estas nova, ne patente protektata Artesunato-Amodiakvino-kombinaĵo por terapio de malario.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Laing R, Waning B, Gray A, Ford N, 't Hoen E: 25 years of the WHO essential medicines lists: progress and challenges ("25 jaroj de la MOS-listo pri esencaj medikamentoj: progreso kaj defioj"). Ĵurnalo Lancet 2003 361:1723-9 PMID 12767751

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]