Esenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esenianoj)
Ruino de domoj en Qumran

La Esenoj (aramee: la piuloj) estis juda sekto fondita proksimume en la jaro 150 a.K., en tempo de la Makabeoj, kaj kies membroj, loĝantaj en kvazaŭaj monaĥejoj formis inter si ian moralan kaj religian asocion. Ili distingiĝis per dolĉaj moroj kaj severaj virtoj, instruadis moralon, amon al Dio kaj al proksimulo, la senmortecon de l' animo, kaj kredis je la reviviĝo. Ili vivis en celibato, malaprobis la sklavecon kaj la militon, havis komunajn havaĵojn kaj laboradis en la terkulturo. Kontraŭaj al la Sadukeoj, kiuj neis la senmortecon, kaj al la Fariseoj, rigoraj pri eksteraj formalaĵoj, la Esenianoj neniun partion prenis en la kvereloj, kiuj dividis tiujn du sektojn. Ilia maniero de vivado alproksimiĝis al la vivo de unuaj kristanoj, kaj la principoj de moralo, kiujn ili praktikis, igis multajn personojn pensi, ke Jesuo apartenis al tiu sekto antaŭ la komenco de sia publika misio. Certe li konis, eĉ apenaŭ, eseniismon, sed nenio pruvas, ke li estis ĝia membro, kaj ĉio, kon oni skribis pri tiu temo, estas hipotezo. Esenianoj partoprenis en ribelo kontraŭ romio en la komenco de kristana erao kaj estis detruitaj de venkantoj. Ili estis ĝis ĉirkaŭ la jaro 70 p.K. la tria plej grava juda grupo post la Fariseoj kaj la Saduceoj.

Esenoj verkis la faman pergamenaron de Morta Maro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pinchas Lapide supozas ke la nomo Esenoj devenas de Ossé (Ha-Torah), kio eble estis la nomo por la loĝantoj de Kumran. Tiu vorto transformiĝus al Osenoj kaj poste Esenoj. Epifanio de Salamis sciis pri ili.