Eseo pli la kreskiĝo de la kristana doktrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eseo pli la kreskiĝo de la kristana doktrino estas libro de teologo John Henry Newman, en la kadro de la teologio kristana kaj aparte katolika, publikigita en 1845 per la angla titolo Essay on the Development of Christian Doctrine (1845). En la teksto estas elmontrata la maniero per kiu la Oficiala Instruado de la Katolika Eklezio laŭlonge de la jarcentoj, ricevinte karakterojn kaj eĉ enhavojn kiuj, kvankam netroveblaj tiaforme en la fundamentaj dokumentoj de la Nova Testamento, ĝuste en tiu ĉi ili laŭ potenciala maniero ĉeestas.

Kardinalo Newman uzis la ideon de kreskiĝo (aŭ evoluo) de la doktrino por defendi la katolikan dogmaron el atakoj de iuj anglikanoj kaj protestantoj, kiuj laksis iujn elementojn de la katolika oficiala instruo kiel koruptaĵojn aŭ novaĵoj kompare al la instruo de la Nova Testamento. Li subtenis ke, male, diversaj katolikaj doktrinoj neakceptitaj ĉe protestantoj (kiel la kulto al Maria Dipatrino, aŭ Purgatorio) havis kreskiĝan historion analogan al doktrinoj kiujn mem la protestantaro akceptas (kiel la Triunuon kaj la duoblan naturon de Jesuo Kristo. Tiuj kreskiĝoj, aŭ evoluoj, estis, laŭ li, konsekvenco logika kaj natura de la racio, kiu ellaboras verojn origine revelaciitajn por devenigi sekvojn kiuj unuafaze en la Sanktaj Skriboj ne estis evidentaj.

La angla kardinalo baziĝis sur studoj kaj aplikado de la metodo de la Ekleziaj Patroj: tiu metodo, laŭ li, jam implicite ĉeestis en la dia Revelacio de la Sanktaj Skriboj, kaj de la kristana Tradicio, kaj kondense agantaj ekde la aŭroro de kristanismo.

Enkadre de la kverelo de Teologia modernismo, kondamnita de Papo Pio la 10-a per la encikliko Pascendi, iuj intelektuloj kiel George Tyrrell kaj Alfred Loisy citis, apoge al sia pensado, la false difinitan “historiisman” interpreton de kardinalo Newman, sed ilia celo ne estis tiu de la komprenado pri la antikvaj radikoj de la doktrino de la Eklezio, sed ilin kredigi kreskiĝintaj laŭ iliaj tiutempaj liberalaj ideoj. Tiu pensofluo, konata ankaŭ kiel “Evoluo de la dogmoj” estis influita de filozofiskoloj kiel vitalismo, imanentismo kaj historiismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]