Esivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esivo (el latina esse = „esti“) estas kazo en Finn-ugra lingvaro, kiu esprimas staton.

En la germana la esivo respondas ĉiam al la vorto „als“ en esprimoj kiel ekz. „als Lehrer“ ("kiel instruisto").

Finne[redakti | redakti fonton]

En la Finna lingvo la esivo havas la finaĵon -na resp. -nä, ekz. lapsena = „kiel infano“. La finaĵo en pluralo estas -ina/-inä/-eina,-einä. La finaĵo varias laŭ la vokala harmonio. Ĉe vortoj kun konsonanta alterno (germane Stufenwechsel) estas uzata la „forta“ ŝtupo. Ekzemploj:

  • kiss/-ana, kiss/-oina
  • koir/-ana, koir/-ina
  • lehm/-ä, lehm/-inä

Esivo ankaŭ tre ofte tempe estas uzata, antaŭ ĉio ĉe semajntagoj, ekz.: Tulen perjantaina. = „Mi venas vendrede.“

Estone[redakti | redakti fonton]

En la Estona lingvo la finaĵo estas -na resp. en pluralo -tena abo -dena, ekz. müüjana = „kiel vendisto“

Samea[redakti | redakti fonton]

En la Samea lingvo la esivo havas la finaĵon -n, ĉe kiu ne estas distingata inter singularo kaj pluralo. En vortoj kun konsonanta alterno la esivo havas la saman ŝtupon kiel la nominativo en singularo.

Ekzemplo: Son lea isidin dálus. = „Li estas kamparano sur korto.“ (laŭvorte.: „kiel kamparano“)

Hungare[redakti | redakti fonton]

La Hungara lingvo konas du formojn de la esivo [1] [2] [3]. Ambaŭ formoj estas en la ĉiutaga lingvo eĉ maloftaj kaj troviĝas normale nur en la skriba formo (literatura).

Esivo modala[redakti | redakti fonton]

Esivo modala estas formata per la sufikso -ul-ül. Ĝi estas laŭvorte komprenebla kiel „wie“ aŭ „als“ (esperante "kiel"). Ekzemploj:

  • barátjául fogad = „akceptas kiel amikon“ (t.e., ne devas esti iu amiko)
  • fivérül szeret = „amas kiel fraton“ (ankaŭ se li tio ne estas)
  • kutyául érzi magát = „sentas sin kiel hundo“ (kvankam li evidente ne estas hundo)
  • hajóul = „kiel ŝipo“
  • például = „kiel ekzemplo“

Esivo formala[redakti | redakti fonton]

Esivo formala estas formata per la sufikso -ként. Ĝi signifas germane tiel kiel „als“ (kiel). Kiel:

  • tanárként dolgozik = „laboras kiel instruisto“ (t.e., li estas en ĉi tiu momento instruisto)
  • orvosságként bevette = „manĝis/prenis kiel medikamenton“ (t.e. tiel multe kiel, ĝi estas medikamento)
  • elsőként = „kiel unua“

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Tamás Forgács, Ungarische Grammatik. 2. Aufl., Edition Praesens, Wien 2004, S. 170f
  2. Borbála Keszler (Hg.), Magyar Grammatika. Nemzetközi Tankönyvkiadó, Budapest 2000, S. 183ff
  3. Ferenc Kiefer (Hg.), Strukturális Magyar Nyelvtan. Bd. 3 Morfológia, Akadémiai Kiadó, Budapest 2000

Fontoj[redakti | redakti fonton]