Esja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esja (aŭ Esjan)
Esja
monto
Alteco 914 m
Situo Islando
Geografia situo 64° 14′ N, 21° 38′ U (mapo)64.24-21.63Koordinatoj: 64° 14′ N, 21° 38′ U (mapo) f4
Esja (aŭ Esjan) (Islando)
Esja (aŭ Esjan) (Islando)
DEC
Esja (aŭ Esjan)
Esja (aŭ Esjan)
Situo de Esja (aŭ Esjan)
Map
Esja (aŭ Esjan)
vdr

La monto Esja ofte nomata Esjan (signifikante "la Esja") situas proksime de Rejkjaviko en sudokcidenta Islando. Ĝia plej alta loko, Hábunga, altas 914 m. Hábunga apartenas al granda plata areo, kaj estas tiom malelstara, ke ĝis la monto detale mezuriĝis, oni kredis ke malproksima pinteto, Hátindur (909 m), estus la plej alta loko de Esja.

Pliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia proksimeco al la ĉefurbo, Esja estas tre ŝatata objekto por grimpado. La ĉefaj celoj estas la pintoj Þverfellshorn (780 m) kaj Kerhólakambur (851 m).

En Esja troviĝas konata neĝamaso, la neĝo en la loko de la suda flanko de la monto (videbla el Rejkjaviko) kie neĝo laste malaperas dumsomere. Oni traktas la sorton de tiu neĝamaso (ĉu ĝi frusomere, malfrusomere aŭ tute ne malaperas) kiel kruda klimat-indikilo. Dumvintre la monto estas plimalpli kovrata da neĝo, sed dumsomere la neĝo malmultiĝas ĝis refoje komencas neĝi, en septembro aŭ oktobro. La neĝamaso montras varmiĝon en la lastaj jardekoj: ĝi neniam malaperis inter 1965 kaj 1998, sed malaperis ĉiusomere ekde 2001 - escepte de 2011. Ne ekzistas sendubaj rekordoj pri antaŭaj jaroj, sed laŭŝajne la neĝamaso neniam malaperis inter 1853 kaj 1929, sed averaĝe ĉiu dua jaro inter 1930 kaj 1964.