Eskimoj estas popolo de norda Ameriko kaj orienta Siberio. Ili konsistas el du grupoj:
la jupikoj de sudokcidenta Alasko, la Aleutaj insuloj kaj la Ĉukĉi-Duoninsulo de Siberio (~25 000 en Alasko kaj 1 300 en Siberio)
la inuitoj de Gronlando, Kanado, norda Alasko kaj orienta Siberio (~152 000, el kiuj 2 000 en Siberio, 50 000 en Alasko, 45 000 en Kanado kaj 55 000 en Gronlando)