Esko Aho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esko Aho
Persona informo
Esko Aho
Naskonomo Esko Tapani Aho
Naskiĝo 20-an de majo 1954 (1954-05-20) (69-jaraĝa)
en Veteli, Meza Ostrobotnio
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Finnlanda Centro
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
Dum 1991 – 1995
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esko Tapani AHO (naskiĝis la  20-an de majo 1954(nun 1954-05-20), do nun 69-jara) estas finna politikisto. Li estis kandidato el ĉiuj parlamentelektoj de Finnlando en 1975–1999 kaj membro de tiu parlamento en 1983–2003. Li estas membro kaj reprezentanto de la politika partio Finnlanda Centro. Inter la jaroj 1991 kaj 1995 li oficis kiel ĉefministro de Finnlando, kaj inter la jaroj 1994 kaj 2002 estis prezidanto de la Liberala Internacio. Li precipe konatas pro tio ke oni grandparte atribuas al li la membriĝonde Finnlando en la Eŭropa Unio. Esko Aho estas membro de la Klubo de Madrido. Aho estis kandidato de la Finnlanda Centro por la posteno de la ŝtata prezidanto de Finnlando en la jaro 2000. Tarja Halonen venkis lin en la dua, fina baloto. Inter la jaroj 1996 kaj 2000 li prezidante gvidis la finnlandan ski-asocion Suomen Hiihtoliitto, kaj inter 1997 kaj 2002 estis prezidanto de la Finnlanda Olimpika Komitato. Poste en 2001 li prelegis en la universitato Harvard, kaj ĝis la jaro 2022 li laboris kiel privata ekonomia konsilisto kaj kiel estrarano de pluraj komanioj, interalie de 2009 ĝis 2012 kiel vicprezidanto en la teknologia konzerno Nokia. Aho havas tri filojn kaj unu filinon[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]