Esmeralda (telenovelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esmeralda
televida serio
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Meksiko
Ĝenro telenovelo
Aktoroj Fernando Colunga • Dina de Marco • Leticia Calderón • Laura Zapata • Nora Salinas • Ignacio López Tarso • Salvador Pineda • Libertad Lamarque
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 137
Elsendo
Elsendita 5 maj. 1997 – 26 nov. 1997
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Esmeralda estas meksika telenovelo kun 137 partoj.

Okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum unu nokto naskiĝis du infanoj. Unu malriĉa - sana knabeto kaj la dua estas knabineto, kiu ŝajnas esti tre malforta. Ŝi aspektas kiel morta kaj tial akuŝistino Dominga komune kun la patrino de konjekte morta knabineto decidos pri interŝanĝo de la infanoj. Ili nomigos la knabon José Armando Peñarreal. Kiam Dominga alportos la bebon hejmen al si, por ke ŝi trovu konvenan lokon por sepulti la knabineton, la knabineto malfermos la okulojn. Redoni la infanojn estas neeble kaj tiel Dominga lasos por si la knabineton. Ŝi nomigos ŝin Esmeralda.

La okazintaĵoj komenciĝas nur post kelke da jaroj. El la infanoj estas plenkreskuloj, el la plenkreskuloj estas maljunuloj kaj Peñarrealidoj revenas al haciendo Casa Grande. El José Armando estas sukcesa kuracisto. Sed Esmeralda ne havas la vivon tro facilan. Kvankam ŝi estas tre bela, kiel junulino ŝi perdis la vidkapablon.

Tiuj du renkontiĝos kaj enamiĝos unu la alian. Sed José Armando jam havas fianĉinon. Lia fianĉino Graciela scias, ke geedziĝo kun José Armando estas neevitebla afero, malgraŭ tio ŝi enamiĝos en malriĉan junulon Adrian Lucero, laboranta en la haciendo. José Armando sekrete edziĝos kun Esmeralda. La ekscitita patro de José Armando forveturigos Esmeraldon al tiea kuracisto doktoro Malaver, kiu sekrete amas Esmeraldon. Li pensas, ke Esmeralda apartenas al li, ĉar dum incendio, kie ŝi perdis la vidkapablon, Malaver suferis vundon, post kiu restis cikatroj sur lia vango. En domo ĉe doktoro Malaver Esmeralda pasigos nokton. Esmeralda ne povas klarigi, kio okazis tie, ĉar ŝi svenis en la domo kaj ŝi vekiĝis nur matene. Doktoro Malaver silentajn konjektojn konfirmos kaj ĉiuj do pensas, inkluzive de José Armando, ke li akiris ŝin perforte. Esmeralda konstatas, ke ŝi estas graveda, sed José Armando ne estas certa, ĉu li estas la patro de la infano. Li proponos al Esmeralda aborton, kiu devus solvi ilian geedzecan krizon.

Esmeralda rifuzas, ŝi postulas divorcon kaj ŝi transloĝiĝas en la urbon. Montriĝas, kiuj estas ŝiaj veraj gepatroj kaj sinjorino Blanca ekiras serĉi sian perditan filinon. Rodolfo estas tre ŝokita pro tiu ĉi informo kaj nur malfacile li serĉas senkulpigon por sia konduto al Esmeralda.

Esmeralda naskos belegan knabeton, kiun ŝi nomigos José Rodolfo Peñarreal kaj poste ŝi subiĝos sukcesan operacion de la okuloj en kliniko de doktoro Alvaro Lazcano. Ŝi komencas labori en la masanulejo. Graciela estas edziĝinta al riĉa junulo, sed ŝia geedzeco ne estas feliĉa. Adrian interkonatiĝis kun malriĉa knabino Aurora kaj Graciela komencas ĵaluzii. José Armando komencis interrilati kun Georgina Montalva, al Esmeralda amindumas doktoro Lazcano.

Esmeralda laboras en la sama malsanulejo kiel José Armando kaj ili tion ne ŝatas. Georgina klopodas seniĝi de Esmeralda per ĉiuj alireblaj rimedoj kaj en la urbon transloĝiĝas doktoro Malaver. Li volas subiĝi al operacio, dum kiu estus forigitaj liaj cikatroj. En la operaciejo li ricevas infarkton kaj José Armando savas la vivon al tiom malamata viro. Malaver juĝas pri la filo de Esmeralda José Rodolfo. Fine doktoro Malaver mortas kaj Esmeralda ekscias la veron pri la fatala nokto. Alvaro Lazcano petis la manon de Esmeralda kaj ŝi konsentas, eĉ kiam ŝi scias en profundo de la animo, ke ŝi amos José Armando por ĉiam. José Armando disiras kun intrika Georgino. El Graciela estas vidvino. Ŝi esperas, ke Adrian revenos al ŝi, sed tiu ne volas forlasi Auroron. Graciela, kies dependeco al medikamentoj estas super kadro de homaj eblecoj, fine mortas en la brakumo de Adrian.

José Armando forveturas al la haciendo Casa Grande, kie li havas akcidenton, dum kiu li blindiĝos. Antaŭ geedziĝceremonio kun Alvaro Esmeralda ekscias pri la akcidento de José Armando kaj rapidas al li. Esmeralda konscios, ke ŝi ne povas senĉese nei la amon al José Armando kaj forlasas Alvaro Lazcano. Al José Armando revenas la vidkapablo kaj okazas grandega nupto.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]