Espéranto-France

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Espéranto-France (ĝis 2005 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) estas esperanto-asocio fondita en 1898 celanta esti tegmenta organizaĵo de francaj esperantistoj. Ĝi estas Landa Asocio de UEA ekde 1934.

Enhavo

[redakti] Historio

La asocio fondiĝis en Francio en 1898 sub la nomo Société pour la propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Propagando de Esperanto) kaj uzis ĉefe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Propagando de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Française d'Espéranto (esperante Unuiĝo Franca por Esperanto), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2005.

[redakti] Individuaj membroj, federacioj kaj fakaj asocioj

En ĝi membras krom individuaj membroj:

[redakti] Membronombroj

La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.

El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo.

[redakti] Fontoj

  • Ĝis 1933: Enciklopedio de Esperanto. Budapest. 1933
  • Ĝis 1997: Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 1898-1998. Hervé Gonin (helpe de J. Amouroux). UFE. Paris. 1998

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Bretonia Esperanto-Federacio
  2. Francilia Esperanto-Federacio
  3. Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio
  4. Orientfrancia Esperanto-Federacio
  5. Espéranto-Provence
  6. Sudopirinea Esperanto-Federacio

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj