Espírito Santo do Pinhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Espírito Santo do Pinhal, foje esperantigita Spiritosanto de l' Pinarbaro, nomo kiu signifas "Sankta Spirito de la Pinarbaro", estas municipo kaj urbo de Brazilo, en subŝtato San-Paŭlio.

Ĝi estas inter la 50 pli disvolviĝantaj urboj de Brazilo, laŭ enketo de fama revuo "Dirigente Municipal" (Municipa Direktanto) el la gazetgrupo "Visão", pro la distinginda vivkvalito, rezulte el la infrastrukturo, kiun la urbo enhavas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Espírito Santo do Pinhal, bonege lokita, situas sudoriente de Brazilo kaj oriente de subŝtato San-Paŭlio. La urbo estas 199 Km malproksime de la subŝtata ĉefurbo, San-Paŭlo, la plej granda urbo de Sudameriko. La koordinatoj estas: 22º 11' 00" Suda latitudo kaj 46º 45' 00" Okcidenta longitudo. Ĝi limiĝas norde kun la municipoj Aguaia, Santo Antônio do Jardim kaj São João da Boa Vista; sude kun Mogi-Guaçu, Itapira kaj Jacutinga (ĉi-lasta en la subŝtato Minas Gerais); okcidente ankoraŭ kun Jacutinga kaj Santo Antônio do Jardim; oriente ankoraŭ kun Aguaia kaj Mogi-Guaçu.

La municipo havas 394 Km2 de areo kaj la urbo 10 Km². 38.075 loĝantoj estis registritaj en 1996; tiu sumo spegulis 0,11% el la subŝtata loĝantaro, inter kiuj, 83,37% loĝis en la urba areo, kaj 16,63% en la kamparoj. La urbo ekspektas havi 38.827 logantojn en la jaro 2.000, laŭ kresktakso de 0,49% jare.

La urbo lokiĝas 850m supre de la marnivelo. La tropika klimato estas bonega, kaj la temperaturo oscilas inter 34,4ºC kaj 4,1ºC. La mezvalora temperaturo estas 16,9ºC.

Historio[redakti | redakti fonton]

La civilizado de la regiono komencis en la 19-a jarcento, kiam pluraj personoj estis allogitaj de la fruktodonaj grundoj kaj landaj riĉaĵoj. Tiuj koloniistoj sin dediĉis al la agrikulturo kaj malrapide fiksiĝis en la najbaro. Ĉirkaŭ 1822 ili jam havis ilian propran bazaron.

La pioniroj estis plejparte italoj, portugaloj kaj hispanoj, krom kelkaj germanoj, libananoj, svisoj kaj aŭstroj. La tradicio de tiuj popoloj estas konservata en la urbo per la arkitekturo, dokumentoj, prononcmaniero, musikoj, dancadoj, gastronomio, ktp.

La urbo estis oficiale starigita en la 27-a de decembro 1849, kaj la pioniroj nomis ĝin "Sankta Spirito" ĉar ili estis katolikistoj. Tamen, granda aro da brazilaj pinarboj ( fakte : araŭkarioj ) iam ekzistis en la regiono, sekve ili decidis aldoni la nomon "Pinarbaro". La plennomo de la urbo transformiĝis en "Espírito Santo do Pinhal".

Folkloro[redakti | redakti fonton]

Februare okazas amuzaĵojn dum la kvar tagoj de karnavalo, kie la popolo surmetas fantaziajn kostumojn kaj ĝuas aŭ publikajn au klubajn balojn.

Junie oni havas vakerajn renkontojn, kiuj marŝas tra la ĉefaj stratoj de la urbo kun iliaj ĉevaloj, bovoj, ŝarĝveturiloj, ĉaroj kaj aliaj hejmaj bestoj.


Septembre okazas la fama Nacia Kafo-Festo, dividita en du partojn: unu teknika, kiu enhavas prelegojn, lekciojn kaj kunsidojn specifajn por kafo-kulturistoj kaj kafo-entreprenistoj, krom standoj kaj budoj. La dua parto de la festo efektiviĝas en alia sidejo, kaj estas direktita al la popolo, kie oni havas vakerajn festivalojn, ludsidejon kaj la prezentadon de la plej famaj brazilaj gekantistoj kaj muzikaj grupoj.