Españoles en el mundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Españoles en el mundo
televida programo
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Ĝenro docu-reality
Amplekso
Epizodoj 204
Elsendo
Unua elsendo 23 feb. 2009
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Españoles en el Mundo (Hispanoj tutmonde) estas televida programo produktite de New Atlantis, kaj elsendata ĉiumarde je la 22:15 en La 1 de hispana televido kun reelsendo de pasintaj ĉapitroj je la 23:15. Tiu distra programo estas simila al aliaj programoj samstilaj elsendataj de regionaj televidoj.

El 2010 Españoles en el mundo same kiel ĉiu kanalo de TVE ekelsendis sen reklamado kaj tiele la programo iĝis el ĉirkaŭ 45 minutoj al preskaŭ unuhora (55 min.). La programo atingis averaĝon de ĉirkaŭ 3 000 000 de spektantoj kaj tiele la plej sekvata.

La kerno estas vizito al diversaj hispanoj kiuj loĝas en diversaj partoj de la mondo. Tiuj klarigas kiaj estas sia vivo kaj de la lokanoj.

  • Unua sezono: Istanbulo, Ŝanhajo, suda Maroko, Haitio, Novorleano, Novzelando, Kabo-Verdo, Litovio, Toronto, Japanio, Ekvatora Gvineo, Peruo, Serbio.
  • Dua sezono: Panamo, Danio, Tanzanio, Blua Marbordo, Ĉikago, Islando, Vjetnamio, Sankta Petersbugo, Lisbono, Kipro, Amsterdamo, Alasko, Parizo.
  • Tria sezono: Salcburgo, Seulo, Montrealo, Edinburgo, Ateno, Stokholmo, Etiopio, Ĵordanio, Bali, Namibio, Polinezio, Patagonio, Novjorko.