Esparragosa de Lares

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esparragosa de Lares estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro kaj komarko de La Serena.

La loĝantoj nomiĝas Esparragosetos. La censita populacio en 2008 estis de 1.041 loĝantoj.

Situo

Esparragosa de Lares estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 473 m; je 170 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 207 km².

Inter la 1960-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj la politika reĝimo de Francisco Franco trudis ŝanĝitan nomn de la vilaĝo kiel Esparragosa del Caudillo. Post la reveno de la demokratio oni ŝanĝis denove al la tradicia.

Intereso

La vilaĝo situas ĉe monto kie situas grava kastelo, sed aliflanke estas vilaĝo Puebla de Alcocer kaj ambaŭ vilaĝoj plendas ke la kastelo apartenas al propra vilaĝo. Proksime estas grava akvorezervejo nome La Serena.

Gravuloj

Festoj

  • 25a de marto (Romería de Lares)
  • 15a de majo, Sankta Isidro, kamparpatrono.
  • Festoj de la patronino Virgen de la Cueva (Kavovirgulino): de la 15a al 19a de aŭgusto .

Eksteraj ligiloj