Konkordo (societo)

El Vikipedio
(Alidirektita el Esperanta-Rondo Konkordo)
Saltu al: navigado, serĉo

Konkordo estas la nomo de iama Esperanto-Societo en Varsovio. En 1921 fondiĝis tiu ĉi Esperantista rondo. La celo estis disvastigi ne nur Esperanton, sed ankaŭ ĝian internan ideon. Fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Klara Zamenhof. Fondintoj estis Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Telchfeld. Lidja Zamenhof aktivis kiel estraranino de "Konkordo".

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Foto pri Konkordo-grupo ĉe la Zamenhof-tombo, 1923

Fontoj [redakti]

Ekstera ligilo    La Enciklopedio de Esperanto