Esperanta Bildvortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanta Bildvortaro
vortaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Rüdiger Eichholz
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1988
Loko Ontario
vdr

Esperanta Bildvortaro estas verko de Rüdiger Eichholz, la traduko de la fama germana Das Duden Bildwörterbuch. Ĝi estas same ampleksa kaj valora kiel Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Eichholz longdaŭre laboris proksime ĉe Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li estis la prezidanto de ties Terminologia Fako, ankaŭ ano de Akademio de Esperanto. Pro malŝato flanke de veraj fondintoj de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), li estis dum la TEC-periodo prisilentata kaj nerespektata. Eichholz estis ankaŭ aŭtoro de Pekoteko (PerKomputora Termino-Kolekto) unue sur slipoj, poste en teksta editilo.

  • Kovrilpaĝo de Esperanta Bildvortaro, 1988
    Priskribo: "la moderna vortaro de la interetna lingvo : en kiu la terminoj por 25000 objektoj estas difinitaj per bildoj"
  • Aŭtoro: Rüdiger Eichholz.
  • Eldonisto: Bailieboro, Ontario: Esperanto Press,
  • Eldonjaro: 1-a eldono 1988, 2-a eldono 1989
  • 880 p. multaj ilustr.
  • ISBN 0-919186-32-7.

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1994.

En 2012 Flandra Esperanto-Ligo[1] akiris la rajton, per kontrakto kun Duden, eldoni novan Bildvortaron en Esperanto. Temas pri traduko de la 6-a, intertempe tre modernigita eldono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]