Esperanta PEN-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta PEN-Centro estas la esperanto-branĉo de la internacia verkista asocio PEN Club

27-a de novembro 1991: Esperanta PEN-Centro estas fondita de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara aliĝinto estis Gaston Waringhien.

13-a de septembro 1992: En Belinzono (Svislando) la unua Asembleo elektas Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Felszeghy Judit sekretario. Tiu ĉi Komitato daŭras ĝis 1999, kiam William Auld fariĝas prezidanto kaj Nemere vicprezidanto.

10-a de oktobro 1993: En Santiago de Compostela (Hispanio) la PEN-Mondkongreso akceptas la Esperantan PEN-Centron. Kiel asertas la Esperanta PEN-centro, per tio Esperanto estis oficiale agnoskita kiel literatura lingvo fare de PEN. La delegacio konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

De post tiu jaro delegacio de Esperanta PEN-Centro partoprenas konstante en la mondkongreso : Prago, Aŭstralio, Gvadalajaro, Edinburgo, Helsinko, Varsovio, Moskvo, Makedonio... Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry kaj Ljubomir Trifonĉovski. Krome la centro regule partoprenas en la Internacia Konferenco pri Poezio en Slovenio, kie kunvenas ĉiujare la Pac-Komitato (kies membro ĝi estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio, Budapeŝto kaj Kroatio.

En 1994 la centro organizas tre sukcesan ekspozicion en Budapeŝto.

6-a de junio 1996: Rezulte de la preparlaboro de la PEN-komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj estas proklamita en Barcelono la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, kies Esperanto-subskribinto estas Giorgio Silfer.

12-15-a de septembro 1996: Danke al PEN, Esperanto ĉeestas kiel oficiala gasto en la unua itala Literaturfestivalo en Mantuo. Tiuokaze oni lanĉas la projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la klopodo ne realiĝos.

En 1997 la centro kunvokas, kun Esperanto Radikala Asocio, la unuan Forumon por la Esperanta Civito, La Chaux-de-Fonds 1998 08-10.

En 1998 la PEN-membro Manuel de Seabra iniciatis dum la jarkunveno de la Esperantlingva Verkista Asocio en la UK en Montpellier la kandidatigon de William Auld por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda resono en la amasmediaj komunikiloj.

La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ĝi ricevis ĝis nun de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.