Esperanta Retradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Retradio estas sinsekvaj podkastoj establitaj de aŭstria eksa eksportkomercisto Anton Oberndorfer en 1998 por subteni Polan Radion.[1] Ekde fine de februaro 2011 ĉiutage estas elsendata po unu sondosiero. La podkasto funkcias per Blogspot kaj Archive.org por la sonregistraĵoj.

Vi trovas la kompletan programliston sub http://aldone.de/retradio

Kunlaboro en la Retradio[2][redakti | redakti fonton]

Nun post kiam Pola Radio ne plu elsendas en Esperanto, ekestis granda breĉo kiu estas iel ŝtopenda. Estas klare ke ne eblas per privataj rimedoj produkti ion similan al la programoj de Pola Radio, ĉar tie oni disponis pri granda aparato en la fono. Precipe se temas pri la enhavo de la programoj la E-redakcio povis uzi la servojn de iu centra redakcio kaj do elekti la aktualajn temojn, kaj prepari ilin postulis ĉefe traduklaboron kaj produktadon en la studio.

Privatulo ne havas redakcion en la fono, nek studion. Kaj almenaŭ nun komence estas nur unu parolanto. Tiun malfacilon eblas venki per internacia kunlaboro. Eblas ke la temoproponoj venas el alia lando kaj ke alia parolanto resp. parolantino registras programon hejme aŭ en studio. Kaj ekzistas Skajpo per kio oni povas interparoli en la interreto kaj registri tiajn interparolojn por disponigi ilin poste al la publiko.

Tia laboro nek postulas grandan investon por komputilaj instalaĵoj aŭ programoj, nek postulas monon por pagi salajron. Do ĉio ĉi povas esti pli-malpli senkosta. Kio ja estas ege bezonata estas entuziasmo por Esperanto kaj la kapablo pritrakti temojn kaj prezenti ilin en interreta disaŭdigo.

La Esperanta Retradio evoluos. Jen kaj jen aperos novaj parolantoj kaj venos kontribuaĵoj de aliaj aŭtoroj. Mi povas diri ke la laboro estas tre kontentiga kaj pro tio mi kredas ke tiu laboro povus ĝojigi ankaŭ aliajn esperantistojn.

Kutime oni diras ke "ĉiu homo preferas aŭdi sin mem" kaj tio verŝajne validas ankaŭ por esperantistoj. Necesas nur iom da kuraĝo. Kaj la risko ne estas granda: Oni povas prilabori ĉion antaŭ ol disponigi ĝin al la publiko. Do ne hezitu, se vi interesiĝas. Skribu al mi sub aldone (ĉe) hotmail.com.

Kiel mi produktas programojn[3][redakti | redakti fonton]

Por produkti novan ĉiutagan elsendaĵon por la Retradio mi unue devas trovi taŭgan temon. Ĉu ĝi estu ekonomia, politika, ĉu socia aŭ kultura, aŭ ĉu eĉ movada? Nu, ne ektimu: Movadajn temojn mi apenaŭ pritraktos, nur se vere montriĝos bezono.

Mi rimarkis ke tiaj programaĵoj kiuj promesas havi utilajn informojn estas tre multe aŭskultataj, ekz. pri la dolĉigilo Stevia aŭ ĵus pri la vojkostoj por aŭtoŝoseoj. Kompreneble mi ŝatus laŭeble ofte doni al vi tiajn informojn, sed bedaŭrinde mi ne povas "suĉi ilin el miaj fingroj" kaj do devas ankaŭ pritrakti aliajn temarojn. Sed mi kompreneble plej volonte akceptos viajn tiurilatajn proponojn, se vi povas raporti ion interesan el via lando. Mi povus enkonduki rubrikon: "Aŭskultantoj raportas". Skribu al mi sub aldone (ĉe) hotmail.com.

Post kiam mi estas trovinta temon por artikolo, mi verkas manuskripton. Hodiaŭ matene mi estas ankoraŭ iom laca, ĉar mi hieraŭ 2 horojn marŝis tra la arbaro kaj pro tio mi ne sidas ĉe la skribotablo, sed kuŝas sur sofo kio faciligas la fluon de la ideoj. Verki artikolon daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn. Tiam mi devas entajpi la manuskripton en la komputilon kio daŭras 20-25 minutojn. Ja ne estas nur entajpado sed ankaŭ ioma plua redaktado de la manuskripto.

Post la entajpado venas la plej agrabla laboro, nome la parolado. Mi parolas la tekston sen faripaŭzon, nur en kazo de malbona elparolo mi devas ripeti frazeron. Pro tio tiu laboro ne daŭras pli ol 5 minutojn. Mi uzas por tio la liberan programon Aŭdaco. Nun sekvas sufiĉe delikata sed tamen agrabla laboro: Mi eltranĉas ĉiujn erarojn kaj ĝenajn bruaĵojn, ĉu estu miaj spiroj, ĉu estu la fona muĝetado dum la parolpaŭzoj. Mi faras tiun laboron tre detale por laŭeble agrabligi la aŭskultadon. Do tiu laboro daŭras 25 minutojn.

Nun mi devas savila registraĵon sur fiksdisko kiel WAV-dosiero kaj poste konverti ĝin al mp3-dosiero. tio estas laboro de kelkaj sekundoj kaj nun mi povas eniri mian paĝaron ĉe Posteruso, ensaluti kaj alŝuti la tekston kaj la sondosieron. Tio daŭras ĉirkaŭ 5 minutojn. Fine mi malfermas mian startpaĝon de la Retradio ĉe mia aŭstra retprovizanto AON kaj aldonas la novan programon. Per FTP mi alŝutas ĝin tiam. Kaj jen post unu horo kaj duona la tuta laboro estas farita kaj mi povas dediĉi min al aliaj taskoj de la tago. Mi kutimas ankaŭ anonci miajn programojn en la uzreta forumo soc.culture.esperanto kiun mi regule uzas de 14 jaroj.

La cirkonstancoj por mia laboro estas favoraj kaj do mi antaŭvidas ankoraŭ longe daŭrigi ĝin. Kaj vian helpon mi volonte akceptos por plibonigi la servon.

Kion mi volas atingi?[4][redakti | redakti fonton]

Post la fino de la podkastaj elsendoj de Pola Radio antaŭ kelkaj semajnoj mi reaktivigis la Esperantan Retradion sen havi precizan ideon kiel daŭrigi la aferon. Mi unue prenis malnovajn programojn de Pola Radio kaj malnovajn proprajn produktaĵojn kaj reaŭdigis ilin. Aŭ mi prenis malnovan tekston el mia retejo kaj sonigis ĝin. Finfine la 1-an de marto mi verkis mian unuan novan artikolon sub la titolo "La araba vekiĝo".

Kiam mi rimarkis ke la eĥo estis tre bona mi daŭrigis produkti similajn sondokumentojn. Kaj ĉar mi ja havis la tekston mi aldonis ĝin por samtempa legado. Mi eltrovis ke daŭro de 3 - 4 minutoj por sondokumento estas taŭga por mi kaj mi pensis ke ankaŭ por aŭskultantoj. Tiu mallonga daŭro krome havas la avantaĝon ke mi ne bezonas miksadon de sonmaterialoj, nek muzikon, sed nur prilaboron de la registraĵo rilate forigon de ĝenaj bruaĵoj. Kaj se nur estas parolado sen akompana muziko sufiĉas por la mp3-dosiero ankaŭ 48 kbs kun unu sonkanalo. Tio ŝparas enorme retspacon kaj do mia kontingento de 1 GB ĉe Posteruso tiel sufiĉos ankoraŭ 2 jarojn se mi elsendos ĉiutage.

Kaj ĝuste la ĉiutaga elsendado estas tre grava. Se oni povas aŭskulti ĉiutage oni alkutimiĝas al la lingvo kaj la voĉo de la parolanto fariĝas konata, ĝi malfremdiĝas. Senkonscie oni komencas pensi en la lingvo kaj la sonoj engravuriĝas tiel ke oni iom post iom komencas imiti la paroladon kiun oni aŭdis. Oni rimarkas ke oni fariĝas pli kaj pli sekura kaj do la ĝojo pri la lingvo kreskas.

La afero havas por mi ankaŭ alian gravan aspekton: Mi volas allogi al Esperanto homojn kiuj ŝatas praktiki ĝin ne pro manko de persona kapablo paroli alian fremdan lingvon sed estu homoj kiuj sentas ĝojon pri tio ke Esperanto ofertas tiom da eblecoj por bone esprimi sin. Tiaj homoj troviĝas precipe en Norda Ameriko ĉar tie ne estas neceso lerni fremdan lingvon kaj pro tio la homoj apenaŭ konas tiun frustriĝon kiun oni sentas se oni rimarkas post longa lernado de la angla ke oni sukcesas paroli ĝin je nur tre malalta nivelo. Se ne estas frustriĝo restas la intereso lerni fremdajn lingvojn ĝuste ĉe homoj kiuj estas sufiĉe kapablaj por lingvolernado. Se pli kaj pli da tiaj homoj eniras la Esperanto-komunumon, tiam la etoso tie fariĝas pli pozitiva kaj pli optimisma kaj tiel la lingvo fariĝas pli alloga.

Mi volas atingi ke pli da homoj estu feliĉaj pri Esperanto kaj ke pli da homoj kapablu disvastigi Esperanton per publika parolado.

Veki simpation por la lingvo[5][redakti | redakti fonton]

Antaŭ kelkaj tagoj mi priskribis kion mi volas antingi per mia agado pri la Retradio. Hodiaŭ mi volas paroli pri la maniero en kiu okazu la parolado en la unuopaj elsendaĵoj. Tio kion mi faras estas tute privata afero kaj neniel pretendas esti io oficiala. Mi parolas pri miaj personaj impresoj, spertoj kaj opinioj resp. se foje estos alia parolanto tio okazu simile.

Mia celo estas ja disvastigi Esperanton per parolado en la Retradio. La disvastigado hodiaŭ ja ne funkcias ĉefe per la sistemo informado - instruado - praktikado laŭ la doktrino de Corsetti, sed decidas la rekta kontakto kun la lingvo kiu estu nepre la aŭdado. Necesas pro tio alproksimigi la lingvon al la homoj per persona alproksimiĝo.

La kutimaj radioelsendoj venas aŭ venis ĉefe de ŝtataj radiostacioj kaj ilia tono do estis ĉefe oficialeca, distancita, kvankam lastatempe oni alparolas ekz. en Ĉina Radio la homojn kiel "karaj geamikoj". Radio Vatikana ĉiam estis escepto ĉar tie la alparolo estas "karaj gefratoj". Sed se oni ne havas elsendojn en kiuj la parolado alproksimiĝas emocie al la aŭskultanto, tiam restas emocia distanco ne nur al la koncerna programo, sed finfine al la lingvo mem. La lingvo bezonas simpatiportantojn resp. paroladon en radio-elsendoj kiu vekas simpation, simpation ne nepre por la koncerna parolanto, sed por la voĉo kaj por la lingvo.

Pro tio mi pritraktas ĉiujn temojn laŭ tre persona maniero kaj klopodas laŭeble variigi mian tonon, do entrepreni ĉion ke la parolado ne fariĝu monotona. Por veki simpation por la lingvo gravas ankaŭ alia faktoro, nome la kompreno. Se oni facile komprenas ĉion, tiam alvenas tiu "Aha-sensacio", oni ĝojas ke oni kapablas kompreni kaj estas fiera pri si mem. Tiel ankaŭ la ĝojo pri la lingvo kreskas. Klara parolado, malkomplika formulado kaj samtempe legebla teksto faciligas tion. Kaj la aŭskultanto ne sentu streĉiĝon post la aŭskultado, do la elsendaĵo estu laŭeble mallonga, sed aliflanke sufiĉe longa por doni sufiĉe fortan impreson.

Mi esperas ke ĉion ĉi mi bone atingas per mia agado. Mi bonvenigas viajn opiniojn pri tio.

Gravas trovi taŭgajn temojn[6][redakti | redakti fonton]

Por la ĉiutaga funkciado de la Esperanta Retradio necesas verki ĉiutage artikolon. Ĉu tiu artikolo estis jam verkita en alia lingvo ol Esperanto, tio ne vere gravas, ĉar la traduklaboro hodiaŭ ne plu estas granda problemo. Oni ja povas uzi la aŭtomatan tradukilon de Guglo kaj oni povas sendi la artikolon al alia esperantisto kiu korektos malglataĵojn de la traduko.

Se oni havas pretan korektitan tekston en la mano, tiam ankaŭ la voĉregistrado estas sufiĉe facile farebla, ĉar por tio oni bezonas nur kompufonon aŭ tabuletan komputilon kiun oni povas uzi tiucele. Nun sekvas la voĉregistrado kiu ja postulas de la parolanto ĝenerale bonan parolkapablon kaj precipe bonan prononcon de Esperanto.

Do tiun taskon povas plenumi homo kun sufiĉe bela voĉo kaj kun regado de la esperanta prononco. Tio signifas ke la parolanto ne bezonas regi la lingvon koncerne grandan vortostokon aŭ koncerne gramatikon, sed sufiĉas ke la parolanto komprenu kion ŝi aŭ li laŭtlegas por ke la teksto ricevu la animon de la homo kiu laŭtlegas ĝin.

Se la tasko de voĉregistrado estas plenumita, tiam ankoraŭ necesas prilabori la registraĵon por forviŝi erarojn, bruojn ktp. Tion povas plenumi la persono kiu registris la tekston, sed eblas ankaŭ sendi la malnetan sonregistraĵon retpoŝte al alia esperantisto kiu plenumas tiun laboron. Post aldono de konvena bildo la sonartikolo estos preta por enretigo.

La priskribita laboro nun okazas de pli ol dek jaroj ĉiutage. Kunlaboras pluraj homoj el pluraj kontinentoj kaj la kunlaboro funkcias perfekte helpe de la interreto.

Sed estas unu afero kiu postulas ĉiutagan fortostreĉon por atingi tiun belan rezulton de ĉiutaga sonartikolo. Temas pri la trovado de temo. Ĝi estu laŭeble politike kaj ideologie neŭtrala kaj ĝi prezentu ĉefe aferojn el la nuntempo. Temoj ja principe abundas, sed ni ja ne estas ĵurnalistoj, sed legantoj de artikoloj en nia koncerna gazetaro. Ni do devas ĉerpi nian temon el tiu gazetaro kaj verki nian artikolon laŭ artikolo kiun ni trovis tie. La artikolo estu nek tro longa, nek tro mallonga, ĉar sonartikolo daŭru averaĝe kvin minutojn. Tio estas bone digestebla porcio da informoj helpe de Esperanto.

Ĉiu aldona kunlaboranto plifaciligas la taskon pri trovo de temo. Ĉie en la mondo aperas novaj aferoj, solviĝas problemoj, okazas progreso socia, kultura, ekonomia. Pri tio indas raporti. Do sendepende en kiu lando vi vivas, se vi disponas pri informoj kiujn vi povas komuniki al la mondo, tiam vi povas kiel daŭra aŭskultanto de la Esperanta Retradio subteni nian agadon per via kunlaboro.

Plej gravas ricevi artikolon pri taŭga temo. La ceteron eblas organizi ankaŭ se vi ne disponas pri ĉiuj priskribitaj rimedoj kaj kapabloj. Sed estus ja certe bele por vi aŭdi vian propran voĉon en la konscio ke ĝi estos aŭdata de homoj en la tuta mondo.

Kelke da interesaj sonartikoloj el la tuta mondo[redakti | redakti fonton]

Datreveno de romantikulo[7][redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu komenco de la 21-jarcento, nomi artiston – aŭ eĉ simplan homon – ‘romantika’ kaŭzas senton de miro kaj eble rideton de amuziĝo. Ŝajnas, ke romantikismo estas de longe ekstermoda. Ŝatata estas kruda realismo, en arto kaj en la vivo. “Lasu viajn piedojn sur firma grundo!” - rekomendas la profetoj de objektiveco. Sendi florojn kaj poemon al la amatino, aŭ serenadi sub ŝia balkono jam estas nepenseblaj scenoj por junuloj, kiuj sin vestas per ŝiritaj ĝinzoj, amas kriaĉan rokmuzikon kaj facile amoras post ĵusa konatiĝo...

Ĉu vere? Ne tute!

Ni ne rajtas permesi, ke la jaro 2011 forpasu sen omaĝo al granda, neforgesebla romantikulo: Franz Liszt. La tuta mondo dediĉis ĉi tiun jaron al tiu eksterordinara geniulo. Multaj koncertoj kaj similaj eventoj okazis ĉie. Speciale signifa por ni, brazilanoj, estis la lanĉo de mirinde bela kompakta disko, fare de nia plej talenta pianludisto, Nelson Freire, kun la titolo “Liszt: Harmonies du soir” (Decca, 2011). Mi forte rekomendas ĝin!

Tamen, nomi Liszt “romantikulo” estas nesufiĉe. Li efektive markis la historion de muziko. Naskita en la Regno de Hungarujo, en vilaĝo Raiding, kiu nuntempe apartenas al Aŭstrujo, li estis talenta pianludisto ekde sia infanaĝo. En la komenco de sia kariero, li ravis eŭropajn ĉeestantarojn ĝis ekstazo, per sia sentoplena, rafinita ludmaniero. Li sin prezentis en multenombraj koncertoj kaj fariĝis tre populara artisto. Liaj plej konataj komponaĵoj estas 19 hungaraj rapsodioj, sed li verkis ankaŭ belajn sonatojn, simfoniojn, konĉertojn, kanzonojn kaj religiajn komponaĵojn. Li eĉ kreis novan formon de muzikverko, nomatan “simfonipoemo”.

Kiel romantikulo, Liszt havis iom “donĵuanecan” vivon. Liaj multaj amaferoj donis al li famon de granda amdeloganto. En tempo de rigida moralismo, li ligiĝis al ruspola princino Karolino, kiu estis jam edziniĝinta. La fakto estas, ke la elstara figuro de tiu granda artisto kaj elstara personeco de la 19-a jarcento neniam forviŝiĝos de la kultura panoramo de la homaro. Danke al tiaj homoj, Romantikismo neniam malaperos el nia mondo. Malgraŭ ŝiritaj ĝinzoj kaj brua rokmuziko...

Se vi emas aŭskulti 6-minutan prezenton, jen spektu filmeton en Youtube: la fama brazila pianludisto Nelson Freire interpretas “La morto de Isolde”, de Liszt (1811-1886):

Prelegvojaĝo en la patrujo de Esperanto[8][redakti | redakti fonton]

La 6-an de majo sian laŭvican turneon komencis la famulo de Esperantujo - Etsuo Miyoshi. Lia deziro estas apogi Esperanton en Pollando kaj mi nur menciu, ke la japana esperantisto kaj industriisto ricevis jam plurajn polajn distingojn pro la disvastigo de la pola kulturo kaj Esperanto en la mondo. Lia prelegvojaĝo ligiĝas kun la 125-jariĝo de Esperanto kaj ĝi daŭros ĝis la 22-a de la kuranta monato. Kiel kutime ĝi estas propra iniciato de Etsuo Miyoshi. Liaj prelegoj por polaj gestudentoj kaj ĉiuj laborkunsidoj kun polaj politikistoj okazas en la internacia lingvo traduke al la pola. La riĉa programo de la aranĝo povas okazi kunlabore kun la Pola Societo Eŭropo Demokratio Esperanto kaj helpe de polaj esperantistoj. La programo daŭras, tamen mi povas jam nun rakonti kelkajn detalojn, kiujn mi povis ĉeesti surloke.

La pasintan dimanĉon mi partoprenis kiel observanto dum la renkontiĝo kun du polaj politikistoj. Unu el ili estis eŭropdeputito kaj la alia - pola senatano, prezidanto de la Senata Komisiono pri EU. Dum instigaj interparoloj, kiujn kune kun du siaj polaj amikoj kaj EDE-anoj gvidis Miyoshi, la politikistoj esprimis sencon entrepreni paŝojn cele popularigi la ideon de Esperanto kiel komuna lingvo de oficialaj instancoj de EU. Necese laŭ ili estas tiucele trovi pluajn apogantojn de la ideo inter polaj deputitoj. Tial la reprezentantoj de la pola EDE deklaris disponigi ĉiujn informojn koncerne la jam okazigitajn interparolojn kaj interkonsentojn tiuteme kun reprezentantoj de la pola politika vivo. La pola sekcio de EDE forte substrekas rolon de Pollando kaj polaj reprezentantoj en EU pri la ebleco enkonduki la internacian lingvon kiel la polan inventaĵon. Laŭ antaŭdiroj kreiĝas eĉ grupo de polaj parlamentanoj intencantaj eklerni la lingvon. La alia celo de EDE-grupo estas ankaŭ la enkonduko de E-o en la polan eduksistemon, tiel ke ĝi fariĝu egalrajta lernoobjekto, elektebla samkiel aliaj fremdaj lingvoj. Koncernaj preparoj jam daŭras.

Lunde mi partoprenis en prelego por gestudentoj de la Mara Akademio, kaj marde en simila renkontiĝo en la Mararmea Akademio - ambaŭ en Gdinio. Kio estis laŭ mi grava dum tiuj ĉi tri aranĝoj? Grava por mi estis la fakto, ke diversaj eksteruloj povis ne nur ekaŭdi iom pri E-o. Ili povis ankaŭ ĝin aŭskulti kadre de okazintaj prelegoj. Kaj kio estas tre grava - ili povis vidi kaj ekaŭskulti, kiel flue povas interkompreniĝi en la lingvo veraj esperantistoj, des pli ke la eksterlandaj interparolantoj estis la japano kaj lia argentindevena sekretario. Eble en la kapoj de la atestantoj de la interparoloj en Esperanto ekbrilis penso, ke la lingvo estas io pli ol iu artefaritaĵo. Por ke tiel estu. Kaj ĉu la renkontiĝoj ekfruktos per novaj, junaj esperantouzantoj - ni vidos. Pozitiva interesiĝo estis. La junularo starigis ĉe okazo multajn demandojn, kiuj esprimadis vaste konatajn dubojn pri Esperanto. Je tio la gejunuloj ekaŭdis, ke komprenble hodiaŭ la angla kvazaŭ regas en plimulto da okazoj. Tamen valoras memori, ke iam similan rolon ludis la franca. Kaj eble estonte la rapide evoluanta ĉina mastrumado ĉinigos la mondon. Krome kiu antaŭ nelonge supozus, ke granda eŭropa lando rezignos pri sia germana marko por akcepti eŭron? Tra la mondo okazas tiel neantaŭvideblaj ŝanĝoj, ke ĉiam pli ebla fariĝas akcepto de komuna lingvo kiel la dua apud la naciaj - firme opinias EDE. Mi deziras aŭdigi, kiel instigas polojn Etsuo Miyoshi finante sian prelegon: "Mi pensas, ke se vi kolektos la forton de via popolo, Esperanto forigos la miljaran lingvan muron. Eĉ malgranda grupo per forta volo povas okazigi grandajn ŝanĝojn. Poloj, vi montru la vojon!"

Povi observi kaj analizi ĉiuspecajn manifestiĝojn de aktiveco de niaj samideanoj mi trovas ege interesa. Lastatempe ankaŭ EEU faris sian proponon, ke EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la vortoj de Umberto Broccatelli.

Kadre de ERR ni okupiĝas pri la parola E-kulturo. Evidentiĝas, ke ĉiujn nin t.n. samideanojn kunligas la sama uzata de ni lingvo, kiun ni deziras proponi al la tuta homaro. Ni ĉiuj esperas, ke la mondo povas kaj devus akcepti ĝin por pacaj celoj. Ĉu kondukas tien malsamaj vojoj?

Aŭguristino - de Karel Čapek[9][redakti | redakti fonton]

Ĉiu eksperto pri cirkonstancoj rekonos, ke ĉi tiu historieto povis okazi nek ĉe ni, nek en Francio, nek en Germanio, ĉar, en tiuj landoj, kiel konate, juĝistoj estas devigataj juĝi kaj puni pekulojn laŭ malviva litero kaj ne laŭ sia prudenta racio kaj konscienco. Ĉar en ĉi tiu historieto aperas juĝisto verdiktanta sen atento al paragrafoj, sed laŭ la sana homa racio, rezultas el tio, ke la sekvanta epizodo povis okazi nenie aliloke, nur en Anglio; kaj nome ĝi okazis en Londono, pli precize indikite en Kensingtono; sed atendu, ĝi estis en Bromptono aŭ Bays­water, mallonge ie tie. La juĝisto estis Master Justice Kel­ley, kaj tiu virino nomiĝis tute simple Myers. Mistress Edi­ta Myers.

Do sciu, ke ĉi tiu tute estiminda damo vekis atenton de la polica komisaro Mac Leary. "Mia kara," diris sinjoro Mac Leary iuvespere al sia edzino, "en mia menso daŭre restas tiu Mrs. Myers. Mi ŝatus scii, el kio tiu ino vivtenas sin. Konsideru, ke nun, en februaro ŝi sendas servistinon por asparago. Plue mi konstatis, ke ŝi akceptas ĉiutage dek du ĝis dudek vizitojn, de spicistino ĝis dukino. Mi scias, karulino, vi diros, ke versimile ŝi estas kartdivenistino. Bone, sed tio povas esti nur mantelo por io alia, ni diru por prostituado aŭ spionado. Rigardu, mi ŝatus vidi en tion."

"Bone, Bob," diris la eminenta sinjorino Mac Leary, "lasu tion al mi."

Tiel do okazis, ke unu tagon poste sinjorino Mac Leary, kompreneble sen fianĉringo, sed des pli junece vestita kaj frizita kiel knabino havanta jam tempon ĉesigi stultaĵojn, kun timigita vizaĝeto sonorigis ĉe pordo de sinjorino Myers en Bayswater aŭ Marylebon. Ŝi devis iom atendi, antaŭ ol ŝin sinjorino Myers akceptis.

"Sidiĝu, kara infano," diris la maljuna damo, post kiam ŝi tre funde pririgardis la timidan vizitantinon. "Kion vi volus de mi?"

"Mi," balbutis sinjorino Mac Leary, "mi. . mi ŝa­tus. . . mi havas morgaŭ la dudekan naskiĝtagon. Treege mi ŝatus scii mian estontecon."

"Sed, fraŭlino...hm, kiel, mi petas?" diris sinjorino Myers, kaj ekprenis amaseton da kartoj, kiujn ŝi komencis energie miksi.

"Jones," elspiris sinjorino Mac Leary.

"Kara fraŭlino Jones," daŭrigis sinjorino Myers, "tio estas eraro; mi ne okupas min pri la kartdivenado, sole memkomprene iam kaj tiam, pro amikeco, kiel ĉiu maljuna virino. Deprenu kartojn per la maldekstra mano kaj faru kvin amasetojn. Tiel. Iam por amuziĝi mi kartdivenas, sed alie - Ha," ŝi diris, turnante la unuan amaseton. "Karoo. Tio signifas monon. Kaj kera fanto. Tio estas bela karto."

"Aĥ," diris sinjorino Mac Leary. "Kaj kio plue?"

"Karoa fanto," diris sinjorino Myers, malkovrante la duan amaseton. "Verda deko, tio estas vojaĝoj. Sed jen," ŝi ekvokis", mi vidas trefojn. Trefoj ĉiam estas malplezuro, sed kera damo estas je fino."

"Kion ĝi signifas?" demandis sinjorino Mac Leary, okulegante kiel eble plej bone ŝi kapablis.

"Denove karooj," meditis sinjorino Myers super la tria amaseto. "Kara infano, vin atendas multe da mono; sed ankoraŭ mi ne scias, ĉu faros pli longan vojaĝon vi aŭ iu al vi proksima."

"Mi estas veturonta al Soulhampton al la onklino," diris sinjorino Mac Leary.

"Tio estos pli granda vojaĝo," diris sinjorino Myers, turnante la kvaran amaseton. "Iu malhelpos vin, iu nejuna sinjoro -"

"Versimile la paĉjo," ekvokis sinjorino Mas Leary.

"Jen do ni havas," diris sinjorino Myers solene super la kvina amaseto. "Kara fraŭlino Jones, ĉi tio estis la plej bela karto, kiun mi vidis iam. En unu jaro vi havos edziĝfeston; edziĝos al vi tre, tre riĉa juna viro, eble milionulo aŭ komercisto, ĉar li multe vojaĝas; sed antaŭ ol vi geedziĝos, vi devos venki grandajn obstaklojn, iu nejuna sinjoro kontraŭstaros vin, sed vi devas persisti. Kiam vi edziniĝos, vi transloĝiĝos malproksimen de ĉi tie, plej probable eĉ transmaren. Mi ricevos unu gineon por kristanaj misioj inter povraj negroj."

"Mi estas al vi tiom dankema," diris sinjorino Mac Leary elprenante el mansaketo gineon kaj unu ŝilingon, "tiom ege dankema! Mi petas vin, sinjorino Myers, kiom ĝi kostus sen la malplezuroj?"

"La kartoj ne estas korupteblaj," diris la maljuna damo digne. "Kio estas via paĉjo?"

"Ĉe polico," mensogis senkulpe mienanta la juna sinjo­rino. "Sciu, en sekreta fako."

"Ha," diris la maljuna sinjorino, kaj eltiris el la amase­to tri kartojn. "Tio estas tre malbela, tre malbela. Diru al li, kara infano, ke lin minacas granda danĝero. Li devus veni al mi, por sciiĝi pli multe. Al mi venadas multaj el Scotland Yard, por ke mi aŭguru al ili el la kartoj; kaj ili diras al mi ĉion, kio ŝarĝas ilian koron. Venigu lin do al mi. Vi diras, ke li estas en politika fako? Mr. Jones? Komuniku al li, ke mi atendos lin. Adiaŭ, kara fraŭlino Jones. Plua!"

"Tio ne plaĉas al mi," diris sinjoro Mac Leary, gratante enpense la nukon, "tio ne plaĉas al mi, Katarinja. Tiu ino tro interesiĝis pri via mortinta paĉjo. Krome ŝia nomo ne estas Myers, sed Meierhofer kaj ŝi estas el Lubeko. Damna germanino," murmuris sinjoro Mac Leary, "kiel nur ni su­perruzos ŝin? Mi vetas kvin kontraŭ unu, ke ŝi logas el homoj aferojn, kiuj neniom rilatas ŝin. Sciu do, mi raportos tion supre."

Sinjoro Mac Leary vere diris tion supre; mire, supre oni ne subtaksis la aferon, kaj tiel okazis, ke la respektin­da sinjorino Myers estis invitita al sinjoro juĝisto Kelley.

"Do, sinjorino Myers," diris al ŝi sinjoro juĝisto, "kio ja, miadio, estas kun via kartaŭgurado?"

"Aj, aj, sinjoro," diris la maljuna damo, "oni devas ja per io vivteni sin. En mia aĝo mi ne iros danci en varieteo."

"Hm," diris sinjoro Kelley. "Sed jen akuzo je vi, ke vi mise kartaŭguras. Kara sinjorino Myers, tio estas, kvazaŭ vi vendadus anstataŭ ĉokolado argiltabuletojn. Por unu gineo oni rajtas havi ĝustan aŭguraĵon. Mi petas vin, kiel vi povas aŭguri, ne sciante tion?"

"Iuj homoj ne plendas," defendis sin la maljuna damo. "Rigardu, mi profetas al ili aferojn, kiuj plaĉas al ili. Tiu ĝojo, sinjoro, valoras kelkajn ŝilingojn. Kaj iam oni vere bontrafas. ,Sinjorino Myers,' diris al mi antaŭ nelonge iu sinjorino, ,ankoraŭ neniu tiel bone kartdivenis kaj kon­silis al mi kiel vi.' Ŝi loĝas en St. John's Wood kaj divor­cas."

"Atendu," interrompis ŝin sinjoro juĝisto. "Jen ni havas unu atestantinon kontraŭ vi. Sinjorino Mac Leary, diru al ni, kiel ĝi estis."

"Sinjorino Myers kartaŭguris al mi," ekparolis vigle sinjorino Mac Leary, "ke dum unu jaro mi havos edziĝfes­ton; ke prenos min edzine tre riĉa juna viro kaj ke kun li mi transloĝiĝos transmaren-­"

"Kial ĝuste trans maron?" demandis sinjoro juĝisto.

"Ĉar en la dua amaseto estis verda deko; laŭdire ĝi signifas vojaĝon," diris sinjorino Myers.

"Absurdaĵo," murmuris sinjoro juĝisto. "Verda deko signifas esperon. Vojaĝoj estas verda fanto; se estas kun ĝi karoa sepo, ĝi signifas grandajn vojaĝojn, promesantajn profiton. Sinjorino Myers, min vi ne trompos. Vi aŭguris do al la atestantino, ke ŝi edziniĝos dum unu jaro al riĉa junulo; sed sinjorino Mac Leary estas jam tri jarojn edziniĝinta al eminenta polica komisaro Mac Leary. Sinjorino Myers, kiel vi klarigos ĉi tiun absurdaĵon?"

"Pa, miadieto," diris la maljuna damo kviete, "tio oka­zas. Ĉi tiu homineto venis al mi facilanime paradvestita, sed ŝi havis la maldekstran ganton ŝiretitan; ŝi ne havas do superfluan monon, sed volas pavi. Ŝi diris ke ŝi havas dudek jarojn, sed dume ŝi estas dudek kvin jara -" ­ "Dudek kvar," hastdiris sinjorino Mac Leary.

"Egale; do ŝi ŝatus edziniĝi - nome ŝi prezentis sin kiel fraŭlino. Tial mi aŭguris laŭ karto edziniĝon kaj riĉan fianĉon; tion mi opiniis plej konforma."

"Kaj la malplezuroj, la nejuna sinjoro kaj la transmara vojaĝo?" demandis sinjorino Mac Leary.

"Por ke da tio estu pli multe," diris simple sinjorino Myers. "Por unu gineo oni devas babili grandan kvanton."

"Do tio sufiĉas," diris sinjoro juĝisto. "Sinjorino Myers, nenio helpas, tiel kartaŭguri estas trompo. Kartojn oni de­vas kompreni. Estas ja diversaj teorioj, sed neniam, memoru tion, neniam signifas la verda deko vojaĝon. Vi pagos punpage kvindek pundojn, kiel tiuj, kiuj falsas nutraĵojn aŭ vendas senvalorajn varojn. Vi estas en suspekto, sinjo­rino Myers, ke krome vi okupas vin per spionado; sed mi opinias, ke tion vi ne konfesos."

"Kiel Dio estas super mi," ekvokis sinjorino Myers, sed sinjoro Kelley ŝin interrompis: "Nu, nu, ni lasu tion; sed ĉar vi estas fremdulino sen regula profesio, politikaj oficoj uzos sian rajton kaj ellandigos vin. Adiaŭ, sinjorino Myers, mi dankas vin, sinjorino Mac Leary. Sed mi diras al vi, tiel false kartaŭguri estas cinika kaj senkonscia agado. Memo­ru tion, sinjorino Myers."

"Kion mi faru," ekĝemis la maljuna damo. "Ĝuste, kiam la metio komencis prosperi-"

Proksimume post unu jaro renkontis juĝisto Kelley komisaron Mac Leary. "Bela vetero," diris sinjoro juĝisto afable.

"Parenteze, kion faras sinjorino Mac Leary?"

Sinjoro Mac Leary ekmienis tre acide. "Nome. . . sciu, sinjoro Kelley," li diris kun ioma embaraso, "ŝi, sinjorino Mac Leary. . . nome ni divorcis."

"Ha," ekmiris sinjoro juĝisto, "tia bela juna sinjorino!"

"Jen ĝuste tio," murmuris sinjoro Mac Leary, "sed su­bite enamiĝis al ŝi iu juna nenifarulo, iu milionulo aŭ ko­mercisto el Melburno. . . mi kontraŭis, sed. . ." Sinjoro Mac Leary senespere mansvingis. "Antaŭ semajno ili kune forveturis en Aŭstralion."

Por etaj infanoj: 4 poemetoj [10][redakti | redakti fonton]

NUMEROJ

unu du tri kvar

dancas Urso en arbar'

kvin ses sep ok

ridas laŭte Salikok’

naŭ dek

Pig’ tamburas per la bek’.

KOLOROJ

BLUA estas la ĉielo

FLAVA estas la mielo

RUĜA estas la ĉerizo

BLANKA estas la ĉemizo

NIGRA estas mia kato

Ĝi nomiĝas Karakato.

KARA KATO KARAKATO

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la matenon,

por forŝteli la kusenon.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la tagmanĝon,

por forŝteli la fromaĝon.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la vesperon,

por forŝteli la buteron.

- Kara kato Karakato!

Kion faras vi sur strato?

- Mi atendas la mallumon,

por forŝteli la plenlunon.

VERDA KROKODILO

- Hej vi, kaŝobservanto! Vi, verda Krokodilo!

Kiel vi vespermanĝos sen forko kaj tranĉilo?

- Ho, ve! Ho, fulmotondro! La esperantistaro

forŝtelis mian pladon kune kun manĝilaro!

Sed mi esperantiĝos kaj venĝos kontraǔ ili:

en klubojn mi ja venos, sed nur por krokodili!

Ĉiama bezono por instruistoj [11][redakti | redakti fonton]

Nuntempe la OLPC estas en krizo. Kvankam unu el aktivuloj de OLPC - Nicholas Negroponte de MIT media lab diras pri ĝi: "Ĉi tio estas edukada projekto, ne komputila projekto", fakte, mi opinias ke ĝi restas komputila projekto.

Ni povas diri ke ĉi-tiu projekto estas necesa sed ne estas sufiĉa kondiĉo eĉ por normala, ne revolucia edukado. La necesa kondiĉo povus esti iloj kiuj helpus al tiaj infanoj en Afriko ne nur trovi diversajn funkciojn kai komandojn de komputilo sed krei ion aŭ solvi problemojn. Ĉar edukado ne temas sole pri sciado, ĝi ankaŭ temas pri kreiva pensado kaj studada sperto.

Kiel Mitchel Resnick, kreinto de facilega programada ilo diras, "Cifereca aŭ diĝita flueco" devas signifi desegnadon, kreadon kaj remiksadon, ne nur foliumadon, babiladon, kaj interagojn.

Oni povas pensi ke programado kiel ilo estas nur por malmultaj homoj, kiuj partoprenis programadan kurson aŭ ke infanoj ne kapablas lerni programadon, do krei programojn. Sed tio ĉi estis la kazo nur ĝis antaŭ la jaro 2007 kiam Dr. Mitchel Resnik de la grupo en MIT disvolvis novan alflugdirekton, aliron en programado, la programado por ĉiuj aĝoj kaj interesoj.

OLPC proponis Python - komputilan lingvon por programado kiel ilon por kreado. Python estas taŭga nek por infanoj nek por homoj kiuj ne ricevis specialan komputilan edukadon. Ĝi nomiĝas Scratch en angla lingvo. Ĉi tiu nova aliro treege faciligas uzi tiun ilon por kreado kaj kapablas prizorgi novan generacion de kreantoj kaj komfortaj uzantaj infanoj kiuj programadas por esprimi siajn ideojn.

Oni povas sin-elprovi irante al la retadreso: scratch.mit.edu kaj instali la ilon-platformon por krei ion kion oni volas.

Por ni esperantistoj estus vere grave ke ni kune kontaktu scratch-kreantojn kaj traduku komandojn kaj gvidtekston al Esperanto.

Ĉiuj povas lerni, krei kaj ĝui programadon, eĉ tiuj kiuj estas malproksimaj al programado. Ĉiuj povas uzi ĝin aktive en ilia penado kaj instruado aŭ plibonigi sian pensadon kreeme, rezonadi sisteme, kaj labori kune: Ĉi tiuj esencaj kapabloj gravas por la 21a jarcento kaj nur instruistoj kapablas aranĝi ĉi tion.

Iuj povas plani siajn proprajn interagajn rakontojn, ludojn, kuraĝigojn kaj dividi siajn kreaĵojn unu kun la alia! Ĉio ĉi estas limigita nur per ilia kreivo kaj imagopovo, skribas Dr. Mitchel Resnik.

En infana nivelo ni do bezonas instruistojn almenaŭ kiel organizantojn de aktivado.

Demando: Ĉu maŝinoj faros tiun revolucion sen la bezono de instruisto?" Tio estas iomete malklara je la universitata nivelo. Nuntempe ekzistas tre multaj retaj senpagaj kursoj kiel coursera.org, udacity.org aŭ de Universitatoj kiel MIT, Harvard ktp. kiuj treege aktivas. Oni povus kredi ke ni staras antaŭ edukada revolucio se ni eĉ ne jam estas transirantaj al revolucio. Eĉ se ni supozas ke ni ne bezonas instruistojn, tiam, kiel ni homoj gvidu nin mem sen kompasa komunikado, sen komunikado inter instruisto kaj lernantoj? Fakte, ekzistas esploro [1] kio montras ke lernantoj preferas komunikadon pli ol maŝinojn aŭ teknologion.

Kiel en iu ajn aktivado, ni povas kaj devas balancite optimumigi edukadon kaj en ĝi la rolo de instruisto estas neŝanĝebla! 1. Leo Charbonneau, Students prefer good lecture over latest technology in class. November 21, 2012: http://www.universityaffairs.ca/students-prefer-good-lectures-over-the-latest...

Referencoj / Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonartikolo: Vizitoj al najbaraj ĉefurboj, la 6-an de novembro 2012.
  2. Anton Oberndorfer, la 11-an de marto 2011.
  3. Anton Oberndorfer, la 30-an de marto 2011.
  4. Anton Oberndorfer, la 26-an de marto 2011.
  5. Anton Oberndorfer, la 31-an de marto 2011.
  6. Anton Oberndorfer, la 10-an de junio 2021.
  7. Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo, la 23-an de decembro 2011.
  8. Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando, la 13-an de majo 2012.
  9. El "RAKONTOJ EL UNUA POŜO" - kompakta disko eldonita de ĈEA - legas Pavla Dvořáková, la 30-an de decembro 2012.
  10. Tiun ĉi sonaĵon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo, la 11-an de decembro 2012.
  11. Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Hasan Shodiev el Kanado, ĝi estas reago al sonartikolo de Paŭlo S. Viana "Infanoj kun komputiloj" , la 12-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.