Esperanto-teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanta Teatro)
Jerzy Fornal en "Einstein - konfeso el Ŝeolo" 1990

La unua teatra prezentado en Esperanto okazis la 27-an de septembro 1896 en Smolensk, kie junaj esperantistoj ludis komedion „Unua brandfaristo“ de L. Tolstoj, tradukitan de A. Burenkov. Tio estis nur komenco primitiva.

Serioza prezentado de teatraĵoj en Esperanto komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto sep diversnaciaj amatoroj ludis „La edziĝo kontraŭvola“ de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en Esperanto restis daŭre la Universalaj Kongresoj, kie ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj esperantlingvan programon, havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton Trakt, la aktorgrupo ĉe Radio Brno.

En kongresoj[redakti | redakti fonton]

Kabaredo de Saša Pilipović dum UK 2008

Pro la propra specificeco de la esperantlingva komunumo la disvolvigo de teatro en Esperanto suferas pro manko de stabila grupigita loĝantaro kiu estus eltena por la produktado de kaj verkoj kaj ludado en Esperanto. Tio estas malavantaĝo kompare kun la abunda produktado en aliaj branĉoj de la literaturo kiaj poezio, romano, eseo ktp. Tiele ekde la komenco oni devis dependi de la agado dum kongresoj kaj similaj esperantaj aranĝoj. Ĉar kutime la publiko ripetas ĉeeston en tiaj eventoj, ne havas sencon la pluhavo de verkoj aŭ ludado dum sinsekvaj jaroj, kio limigas la montradon de tiaj spektakloj al nur kelkaj okazoj en regionaj oportunoj por ludado, eble ĝis kvar aŭ kvin fojojn por ĉiu muntaĵo. Tio malhelpas la ekonomian kaj energikonsuman klopodon kaj bremsas la teatran disvolvigon. Tio ankaŭ influas sur la manko de profesieco kaj kontinueco en tiaj sferoj. Nur kaze de esperantlingvanoj kiuj krome kaj aparte disvolvigas sian profesion ekster la esperantaj medioj pere de gepatraj aŭ naciaj lingvoj, tiuj povas ofte profiti sian sperton kaj ankaŭ ofte siajn proprajn muntaĵojn por prezenti dignajn spektaklojn antaŭ la esperanta komunumo.

Dum la fino de la 20a jarcento elstaris produktaĵoj de la Drama Grupo de Studenta Esperanto-Klubo el Zagrebo kaj de la Bulgara Esperanto-Teatro (1980-aj jaroj). Ankaŭ en Francio kaj el Parizo kaj el Tuluzo venis al kongresoj diversaj produktaĵoj. Ekde fino de la 1990-aj jaroj disvastiĝis la agado de kroata Vida Jerman kaj de serba Saša Pilipović kiuj prezentiĝis jam en la UK 1998 okazinta en Montpellier, Francio, kie tiu laste menciita prezentis la verkon Rekviemo por la Perdintoj fare de teatra trupo de gimnazio el Jagodina dum la spektaklo prezentita de Vida Jerman estis "La rompita virino" de Simone de Beauvoir; samokaze la verkon Meluzina, la granda Feino, prezentis Solen', (Teatro Krizalido). En 2001, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Zagrebo, Kroatio, kaj tie en la Nacia Teatro Vida Jerman prezentis verkon "La lasta tago en la vivo de Maria Teresia" kun ege alta sukceso de publiko kaj prestiĝo. Saša Pilipović prezentis la verkon "La malfermilo" de Victor Lanoŭ. En 2003, la 88-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto en Gotenburgo, Svedio. Tiam La Kabaredo estis prezentita de Saša Pilipović kaj Sanja Matejić, Aniaro de Jerzy Fornal kaj Magia prezentado de grupo de diversaj rolantoj. En 2005, la 90-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 23-a kaj 30-a de julio okazis en Vilno, Litovio. Tiam teatraĵoj estis Familia etoso de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri, prezentita de la Teatra Trupo de Tuluzo, Kiel mortigi sian edzinon de Antonio Amurri en esperanto-traduko de Tereza Kapista, prezentita de Shelter Sceno (Slavica Stojanov, Saša Pilipović kaj Ana Pilipović), kaj Litovio de Barbora laŭ dramo de J. Grušas, prezentita de Birutė Prekeviciute el Malgranda Teatro de Kaunas.

Teatraĵo de Ĉeĥov en Jalto dum SAT-Kongreso en 2012

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Florenco (Italio) inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2006; tiuokaze prezentitaj teatraĵoj estis Stil-Ekzercoj, nome adapto de la konata verko de Raymond Queneau fare de Henrri De Sabates, kaj Mikel kaj la monstro kaj Pacaj batalantoj de Paul Gubbins fare de la grupo Verda Ranaro. La 96-a Universala Kongreso de Esperanto okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio. Grava okazintaĵo estis la prezentado de la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov laŭ romano de Mikaelo Bronŝtejn fare de la asocio de dramaj artistoj de Serbio Savez Dramskih Umetnika Srbije kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov, kun profesia aligo de modernaj teknikaj rimedoj (projekciado, lumbildoj ktp.).

Ankaŭ en SAT-kongresoj oni prezentis foje gravajn teatraĵojn kiel dum la 77-a SAT-Kongreso 2004 okazinta en Bratislavo inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto; tiuokaze oni prezentis la verkojn Kesto da venenaj serpentoj, ludita de la teatra grupo de ESO Bratislavo, kaj La rifuĝinto de Trevor Holton, ludita de SAT-anoj el Aŭstralio. Dum la 79-a SAT-Kongreso 2006 okazinta en Beogrado inter la 19a kaj la 26a de aŭgusto aktoris ĉefe Jerzy Fornal kiu ludis Brando kaj Trompo, de Emilija Lapenna, kaj Arlekeno, de Janusz Korĉak. Dum la 83-a SAT-Kongreso 2010 okazinta en Braŝovo, Rumanio, inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto, oni prezentis La kalva kantistino, de Eŭgeno Ionesko, laŭ traduko de Georges Lagrange. Dum la 85-a SAT-Kongreso 2012 okazinta en Jalto, tiam Ukrainio, inter la 11-a kaj la 18-a de aŭgusto, oni prezentis diversajn mallongajn teatraĵojn de Anton Ĉeĥov fare de la loka teatra Esperanto grupo en la korto de la muzeo-domo de Ĉeĥov reĝisorite de Jefim Zajdman. Dum la 87-a SAT-Kongreso 2014 okazinta inter la 9-a de aŭgusto kaj 16-a de aŭgusto en Dinano, Francio, oni prezentis du teatraĵojn, nome la bretona legendo "La fabo" fare de Laurent Peuch kaj la vigla adaptaĵo de la vodvila teatroverko "Karakalo" de Dumanoir kaj Clairville zorge de la grupo "Kvak kaj Duono".

Dum UK 2022 en Montrealo la teatraĵo 1910 premieris. [1]

Ensembloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-aktoroj[redakti | redakti fonton]

Georgina Almanza (prezentis 1990 - 2008) - Julio Baghy (1891 - 1967) - Zbigniew Dobrzyński (aktoris en Pola Esperanto Teatro dum la 1970-aj jaroj) - Jerzy Fornal (1926 - 2013) - Jana Flego (ĉefrolis en Angoroj, 1964) - Srdjan Flego (ĉefrolis en Angoroj, 1964) - Jadwiga Gibczyńska (1924 - 2012) - Walter Hebert (aktoris en Kallima, 1990) - Vida Jerman (1939 - 2011) - Arno Lagrange (*1956) - Kalina Pieńkiewicz (1935-1996) - Saša Pilipović (*1963) - Mihály Sárossy (1893 - ) - Antonín Seemann (1907 - 1973) - Eva Seemannová (1920 - 1999) - Solen' (1955 - 2000)

Kabaredoj[redakti | redakti fonton]

Dramverkistoj[redakti | redakti fonton]

Julio Baghy - Marjorie Boulton - Harold Brown - Bernard Golden - Paul Gubbins - Emilija Lapenna - Julian Modest - Giorgio Silfer - Sándor Szathmári

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1910 - Orignala Filmo en la jutuba Kanalo "Exploring Esperanto, Decembro 2022

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]