Vikipedio en Esperanto

El Vikipedio

(Alidirektita el Esperanta Vikipedio)
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de Vikipedio en Esperanto
Emblemo de Vikipedio en Esperanto

La Vikipedio en Esperanto, parto de la Internacia Vikipedio, estas libera enciklopedio. Ĝi estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith.

[redaktu] Historio kaj statistiko

Chuck Smith dum Wikimania-renkontiĝo, 2007
Chuck Smith dum Wikimania-renkontiĝo, 2007

En decembro 2001, Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege.

[redaktu] Graveco por la lingvo

La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto estas samtempe pri Esperanto: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tiusence Vikipedio estas la unua vera enciklopedio en Esperanto.

Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis uzis preni tekstojn el konkreta libo, same la magazino Monato.

[redaktu] Vidu ankaŭ