Esperanta etimologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Etimologio de Esperanto estas scienco pri la deveno kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en la planlingvo Esperanto de 1887.

Pro ĝia karaktero de planita lingvo, studoj pri la etimoj de Esperanto en kelkaj aspektoj malsimilas de etimologiaj esploroj de etnaj lingvoj (pri tio vd. la artikolon pri etimologio ĝenerale). Oni povas distingi jenajn ĉefajn perspektivojn:

  • ekesta etimologio esploras la fontolingvan bazon de Esperanta radiko kaj kial ĝi ekhavis sian specifan formon; ĝia studobjekto do estas la ‘’transiro’’ de etnolingva formo en la interetnan formon de la Internacia Lingvo.
  • antaŭ-ekesta etimologio studas la pluan historion de la trovita fontolingva bazo en ties pasinteco; tiucele ĝi apogas sin sur la klasikaj etimologioj de la diversaj etnaj fonto-lingvoj;
  • post-ekesta etimologio prilumigas la ŝanĝojn de formo kaj signifo de radikoj post ĝia enkonduko en Esperanton ĝis la hodiaŭa formo kaj uzo.

Ekesta etimologio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tipa demando de ekesta etimologio estas ekzemple, pro kiuj konsideroj la vorto “ĝardeno” ricevis sian specifan formon kun “ĝ”, “d” kaj “en”, dum la fontolingvoj (pri ili vd. sube) havas: angla garden, franca jardin, germana Garten, pola sad, rusa сад (sad), krome itala ‘’giardino’’, hispane ‘’jardín’’. Alia ekzemplo estas la eble plej disputata etimo de unuopa vorto, nome tiu de “edzo”. Pri ĝi la eblaj fonto-lingvoj eĉ ne estas evidentaj, tiel ke ekzistas diversaj hipotezoj. Kiam temas pri etimoj enkondukitaj de L.L. Zamenhof, ekesta etimologio do precipe klopodas spuri la vortkreajn konsiderojn de Zamenhof. Kiam temas pri etimoj enkondukitaj de aliaj aŭtoroj, ekesta etimologio krome klopodas eltrovi la “inventinton” de la vorto.

Ekesta etimologio ludas pli gravan rolon en Esperanto ol en la etimologio de etnaj lingvoj, ĉar ĝi liveras modelojn pri laŭeble konsekvenca kaj plan-konscia esperantigo de vortformoj trovitaj en iuj etnaj fontolingvoj. Ĝi estas valora studmaterialo pri historia termin-farado kaj povas esti rigardata kiel helpa scienco de nuntempa terminologio. Tiel ekzemple studoj pri la esperantigo de vortoj prenitaj el iu lingvo liveras modelojn, kiel oni laŭeble unuece transprenu ankaŭ aliajn vortojn el tiu fonto-lingvo.

Antaŭ-ekesta etimologio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Antaŭekesta etimologio de Esperanto ne estas malsama al la etimologio de etnaj lingvoj. Dum la (tipe esperanta) ekesta etimologio esploras, ke la Esperanto-vorto “hundo” estis prenita el la germana (‘’Hund’’) kun subteno de la angla (‘’hound’’ kiel en ‘’greyhound’’) kaj aliaj ĝermanaj lingvoj (ekzemple nederlanda ‘’hond’’), antaŭekesta etimologio diakrone sekvas la vojon de la germana vorto “Hund” en la pasinteco. Tiaj studoj do principe sekvas la principojn klarigitajn en la ĝenerala artikolo pri etimologio.

Post-ekesta etimologio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Postekesta etimologio de Esperanto ekzistas nur en malgranda kvanto, ĉar la lingvo dum sia relative mallonga ekzisto de iom pli ol 120 jaroj de post 1887 nur relative malmulte ŝanĝiĝis. Klasikaj ekzemploj estas la ŝanĝo de “vipero” al la hodiaŭa “vipuro”, de la iamaj “konkveri” aŭ “konkiri” al la hodiaŭa “konkeri”, de la iama “Ĥinujo” al la nuna “Ĉinio”. Pliajn ekzemplojn vd. en la artikoloj pri arkaismoj kaj neologismoj.

Fontolingvoj[redakti | redakti fonton]

La Universala Vortaro havas kvin referenc-lingvojn, nome angla, franca, germana, pola kaj rusa. Ili tamen ne estas la solaj aŭ eĉ nur la plej gravaj fontolingvoj de Esperanto. Almenaŭ estas aldonindaj la itala, la (scienca) latina, la malnova greka, jida, la du diversaj formoj de pra-Esperanto, Volapuko kaj ankoraŭ multaj aliaj lingvoj.

Precize difini la fontolingvo(j)n nur esceptokaze estas same evidente kiel en la ekzemploj de “hundo” (el la germana) aŭ “birdo” (el la angla). Kialoj povas esti i.a.:

  • ĉiuj eblaj fontolingvoj havas saman etimon, tiel ke ne eblas decidi, sur kiu precize baziĝas la esperanta formo. Ekzemplo estas “lampo” kun sama etimo en ĉiuj kvin referenc-lingvoj kaj en multaj aliaj latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj.
  • la esperanta vorto havas formon miksitan el diversaj fontolingvoj aŭ aliformigas ĝin laŭ propraj reguloj (giardino → ĝardeno)
  • la fenomeno de rekta kaj nerekta etimo: La vortoj “admiralo” kaj “magazino” ekzemple eniris en Esperanton tra eŭropaj lingvoj. Ambaŭ tamen devenas de arabaj vortoj, sed estis nerekte “importitaj” al Esperanto. Simile estas pri multaj vortoj de ekstereŭropa deveno (‘’tomato’’, ‘’ananaso’’ ktp.) – ĉu oni atribuu ilin al la indiĝenaj lingvoj, el kiuj la eŭropaj koloniistoj transprenis ilin, aŭ al ties lingvoj, tra kiuj ili enpenetris Esperanton?
  • vortoj apartenas al la grupo de inventitaj novlatinaĵoj de (precipe) la 16-a ĝis 18-a jarcentoj – ankaŭ tie ĉi oni povas heziti, ĉu ili eniris Esperanton rekte el la “latina” aŭ el la modernaj lingvoj.
  • vortoj apartenas al novgrekaĵoj, kiel "termometro" (el la grekaj θερμός = varma kaj μέτρον = mezurilo), "mikrobo" (gr. μικρός = malgranda + βίος = vivo), "gramofono" (gr. γραμμή = linio + φωνή = voĉo) k. s.

Sen preciza difino ne eblas atribui tiujn kaj aliajn kazojn al specifa fontolingvo aŭ eĉ nur grupo de fontolingvoj. Sen tia difino tamen ne eblas doni seriozan takson pri la fontolingvaj proporcioj en Esperanto, des malpli, se oni ne difinas la priesploritan korpuson (ekzemple ĉiu radikoj de la Fundamento de Esperanto, de listo de la 1000 plej oftaj vortoj, de iuj vortaroj, aŭtoroj, periodaĵoj, radiaj programoj aŭ simile).

Etimologio de propraj nomoj[redakti | redakti fonton]

Etimologio de propraj nomoj (onomastiko) estas subfako de etimologio. Krom la specifa stud-objekto (propraj nomoj de personoj, geografiaj objektoj ktp., ne vortoj de la ĝenerala lingvo-uzo) en Esperanto ne estas apartaĵoj. Validas la supre dirita. Mezan pozicion havas la granda grupo de ĝeneralaj vortoj, kies origino estas propra nomo, kiel ekzemple "zepelino", "dizelo", "saksofono" ktp., ĉiuj nomitaj laŭ ĝiaj inventintoj. Per Cherpillod 2005 (vd. sekcion "literaturo") Esperanto disponas nun pri baza konsult-verko.

Kelkaj esperantaj etimoj laŭ fontolingvoj[redakti | redakti fonton]

Angla[redakti | redakti fonton]

Kelkaj vortoj samas ekzakte al anglaj vortoj, sed la prononco estas iom malsama: birdo (a bird), rivero (a river), teamo (a team), boato (a boat). Mano (angle: a hand) malsimilas al la angla; sed la angla ankaŭ uzas la saman radikon en la jenaj vortoj: manual (permana), manufacture, manipulate, manuscript, manacles, maneuver, manifest, manner, manager, command, demand, emancipate, recommend, maintain, maintenance. Inverse la radiko "hand-" ankaŭ aperas en Esperanto: handbalo, handikapo.

Eŭska[redakti | redakti fonton]

"zarzuelo" (al Esperanto tra la hispana)

Bibliografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj monografioj pri etimologio de Esperanto estas la sekvaj. Krome troveblas pli ol 200 artikoloj pri la temo en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (vd. en la sekcio "Eksteraj ligiloj")

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]