Esperanta teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto
futbalteamo
Kluba nomo  Tutmonda Esperanto Futbala Asocio
Kromnomo Steloj
Fondita  2014
Stadiono  Štadión pod Zoborom, Nitro
Kapacito  11.384
Prezidanto  Leticia Doormann
Trejnisto  Jorge Montanari
Ligo  CSANF
Pokalo Zamenhof 2016  2-a
Hejme
Ekstere
vdr

La Esperanta teamo de futbalo, nomata EsperantoEsperantujo, estas futbalteamo el Esperantistaj viraj futbalistoj organizata de TEFA (Tutmonda Esperanta Futbala Asocio), kiu futbale reprezentu la Esperantistojn de la tuta mondo. La teamo estas parto de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF). Ĉar Esperantujo ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la dekunuopo ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, sed ekde 2014 membras en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.

Futbalmatĉoj[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 2014 en Bonaero, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto okazis la unua oficiala matĉo de la selektitaro, kiun ĝi malgajnis kontraŭ sia rivalo, la teamo de armendevena diasporo de Argentino. La rezulto estis 8-3[1].

La 31-an de julio 2015 en Lillo, kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto la Selektitaro de Esperanto ludis kontraŭ la selektitaro de Okcidenta Saharo, ĉe la stadiono Lille Metropole. La rezulto de la matĉo estis alia malgajno 0-4 por la esperantistoj, kaj la saharanoj ricevis la Pokalon de Zamenhof, oficialan pokalon kreitan de TEFA kaj NF-Ligo.

Dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en julio 2016 okazis denove futbalmatĉo, dum kiu la Esperanta teamo ludis kontraŭ la loka selektitaro ZMOS, kiu reprezentas la komunumojn de la tuta Slovakio. La matĉo estis ludata ĉe la stadiono Štadión pod Zoborom kaj la slovaka teamo venkis 5-4[2].

La 27-an de julio 2017, dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, la selektitaro venkis la korean teamon Dongdaemun. Tio estis la unua venko de esperantistoj, la rezulto estis 1-0[3].

La 28-an de aŭgusto 2018, dum la 103-a Universala Kongreso de Esperanto, la selektitaro malvenkis kontrau portugala teamonAD Quinta do Conde. La rezulto estis 7-1[4].

La 25-an de julio 2019, dum la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, la E-teamo venkis la finnan teamon Tiinan Tikerit. Estas la plej granda venko de esperantistoj, la rezulto estis 5-2[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]