Esperantaj lokoj en Berlino
El Vikipedio
En Berlino abundas lokoj, kiuj havas rilaton al la Esperanto-Movado.
Enhavo |
[redakti] Realaj lokoj
[redakti] Adresoj
- Bornholmer Str. 18 -> eksa kunvenejo de Esperanto-Ligo Berlin[1]
- Charlottenstr. 60 -> sidejo de Esperanto-Asocio de GDR[2]
- Danziger Str. 50 -> kunvenejo
- Dircksenstr. 42 -> sidejo de GLEA komence de la 30aj jaroj[3]
- Einbecker Str. 35 -> Esperanto-domo
- Zamenhof Park -> parko apud Esperanto-domo en Lichtenberg
- Esperanto-Platz -> Neukölln
- Falkstr. 25 -> Espoteko, Ĵaŭda Rondo, Hermann D. Tautorat (ne plu ekzistas)
- Friedrichstr. 120 -> eksa sidejo de Esperanto-Asocio de GDR[2]
- Giselastraße, Berlin-Lichtenberg -> eksa sidejo de Esperanto-Asocio de GDR
- Kollwitzstraße -> eksa kunvenejo de Esperanto-Asocio de GDR
- Kurfürstendamm -> Französische Buchhandlung de Louis Beaucaire (ne plu ekzistas)[4]
- Lindenstr. 18-19 -> sidejo de eldonejo Möller & Borel
- Müllerstraße 161 -> Preĝejo de S-ta Jozefo (romkatolika), laborloko kaj loĝloko de pastro Max Josef Metzger, aganto en IKUE kaj IKA (Internacio Katolika), ekzekutita en 1944 pro pacisma agado
- Schönhauser Allee, Kulturdomo „Erich Franz“ -> unua Esperanto-kurso de Esperanto-Asocio de GDR
[redakti] Kulturdomoj, kunvenejo, salonoj
- Internationales Congress Centrum (ICC) -> UK 1999[5]
- Kulturdomo „Erich Weinert“ Pankow -> kunvenejo de Esperanto-Asocio de GDR[6]
- Urbodomo (Rotes Rathaus) -> prelego de Ludwig L. Zamenhof 1908[7]
- Kino Babylon prelegoj de Ludwig Renn
- Kongresshalle -> mendita por Germana Esperanto Kongreso, sed kolapsis, la kongreso devis cedi al ICC
- Nikodemuskirche (Neukölln) -> kursoj, teatro, membrokunvenoj inter 1990 kaj 2006
[redakti] Restoracioj, kafejoj, eldonejoj
- Café Kamann ->Grupo Kompreno (ne plu ekzistas)
- Villa Kreuzberg (ne plu ekzistas kiel kulturdomo, estas nun restoracio)
- Café Braun (kafejo Braŭn) Charlottenstraße, kunvenejo de Cseh-grupo en la 30-aj jaroj
- Arema -> prelegoserio Esperanto in der Praxis, Birkenstraße 30 (Berlin-Moabit), kutime lunde
- Kindl Festsäle (Neukölln) -> Germana Esperanto Kongreso 1960 (uzata nun interne por vendejoj)
- Kafejo "Mittendrin" (Prenzlauer Berg)[8]
- Esperanto-eldonejo C. Noeske (Berlin-Neukölln), eldonis fine de la 40aj kaj komence de la 50aj jaroj "Berlinan informilon"[9]
[redakti] Lernejoj, altlernejoj, universitatoj
- Werner-Siemens-Gynmasium -> Wilhelm Wetekamp, estro dum 30 jaroj
- Rütli-Schule ekzperimenta lernejo en la 1920-aj jaroj, regulaj Esperanto-kursoj (Wittbrodt)
- Berlina Komerca Altlernejo -> prelego de Wilhelm Ostwald
- Technische Universität Berlin -> Esperanto-kurso de Peter Kühnel, laborejo de prof. Martin Haase
[redakti] Lokoj, menciitaj en Esperanto literaturo
- Hermannplatz (Berlin)->Metropoliteno
- Kraftwerk Rummelsburg ->Metropoliteno
- Lustgarten ->Metropoliteno
- Stadtschloß (kastelo) ->Metropoliteno, detruita
- Zoologischer Garten ->Metropoliteno
- Karl-Liebknecht-Haus centra oficejo de la Germana Komunista Partio ->Metropoliteno
- Potsdamer Bahnhof (stacidomo)
- en romano de Raymond Schwartz
- Anhalter Bahnhof (Berlin)
- Zamenhof alvenis el Dresden 1908
- Alfred Hermann Fried bonvenigis Bertha von Suttner 1902
[redakti] Notoj kaj referencoj
[redakti] Fontoj
- Fritz Wollenberg (red.): Jubilea libro 1903-2003, Esperanto Lingvo kaj Kulturo en Berlino. ISBN 1-59569-043-3 (ger.), (eo)