Esperantaj sinonimoj
| Ĉi tiu artikolo temas pri libro. Se vi serĉas informojn pri sinonimoj en Esperanto ĝenerale, vidu la paĝon Sinonimoj en Esperanto. |
| Esperantaj sinonimoj | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Jaan Ojalo | |
| Eldonjaro | 1985 | |
| Urbo | Vilnius-Tallinn-Kaunas | |
| Eldoninto | samizdato | |
| Paĝoj | 82 | |
Esperantaj sinonimoj estas Sinonima vortaro surbaze de PIV, kompilita de Jaan Ojalo, kun 1925 kapvortoj kaj indekso kun ĉ. 5500 vortoj.
La kapvortoj estas numeritaj, kio ebligas referenci en la indekso. Ekzemple en la indekso oni legas "malbela 1855". Poste sub la numero 1855 troveblas:
1855 turpa malbela, hida; fia
La punktokomo signifas, ke "fia" estas malpli proksima sinonimo ol "malbela" kaj "hida".
La aŭtoro tiris la sinonimojn el PIV, tial kiel kapvorton oni trovas neologismon "turpa", kvankam en la praktiko oni serĉas sinonimojn por la plej ĝeneralaj vortoj, ne por vortoj esceptaj. Ordinara uzanto serĉos sinonimojn por "malbela", ne por "turpa". Plie la vortoj "hida, fia" ne havas siajn kapvortojn, sed en la indekso oni konstatas, ke "hida" kaj "turpa" troviĝas ankaŭ sub la numero 5, kio estas kapvorto "abomena". Tamen sub 1855 "abonema" mankas. Jen kelkaj mankoj de la vortaro (kiujn pionira verko rajtas havi).
Eldonoj de la libro [redakti]
- B. Berin-J. Ojalo: Esperantaj sinonimoj, Vilnius-Tallinn-Kaunas 1985, tajpita, 50 p. (vortaro) + 32 p. (indekso)
- Jaan Ojalo: Esperantaj sinonimoj, UEA kaj Fundación Esperanto 1993, 96 p. - Dua korektita eldono
- Jaan Ojalo: Esperantaj sinonimoj, Rotterdam, 1999 (3-a, korektita eld.). 96 paĝoj. 21 centimetroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Literaturo |
- Libroj de Jaan Ojalo
- Bibliografio de Esperanto (1985)
- Libroj aperintaj en 1985
- Eldonaĵoj de samizdato
- Esperanto-libroj
- Esperanto-vortaroj
- Libroj aperintaj en 1993
- Libroj aperintaj en 1999
- Bibliografio de Esperanto
- Bibliografio de Esperanto (1993)
- Bibliografio de Esperanto (1999)
- Eldonaĵoj de UEA
- Eldonaĵoj de Fundación Esperanto