Esperantigo de vortoj el franca fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri esperantigo el aliaj lingvoj vidu ĉe: Esperantigo de vortoj

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperantigo de la francaj nomoj estas problemo aparte malfacila, multe pli malfacila ol esperantigo de nomoj el aliaj nacilingvoj eŭropaj (ekz-e la germana). Tiu malfacileco havas plurajn kaŭzojn:

  1. La fonemaro de la franca lingvo estas pli riĉa ol la esperanta.
  2. Por la franca lingvo — malsame ol por multaj aliaj lingvoj — la skriba formo ĉefas super la sona; kaj estas granda abismo inter la sono kaj la skribo.
  3. Sekve de tio la francoj havas specialan kulton de la nacilingva skriba formo de siaj nomoj.
  4. La komuna leksiko de Esperanto estas grandparte ĉerpita el la franca lingvo; kaj la esperantigon de la nomoj ofte (mis)influas la traktado kiun ricevis la franca vortomaterialo komunvorta.

Provoj esperantigi francajn nomoj havas jam longan historion, pri tio atestas la bibliografiaj eroj W, PGl, PIV, P2. Tamen neniu el ili estas sufiĉe kompleta aŭ sistema.

Ĉi tiu artikolo ne prezentas definitivan solvon. Plie ĉi tiu studaĵo estas kompara analizo de problemoj kaj ĝisnunaj provoj solvi ilin.

Fine de la artikolo troveblas listo de praktikaj transskriboj. Ĝi entenas nur la bazajn skribelementojn de la franca skribosistemo (42 el 70; krome, 14 literoj kiuj funkcias idente en Esperanto kaj en la franca aperas tuj ĉi-sube en aparta listo).

Principe atentindas, ke en la vikipedio en Esperanto prefere ne enkondukiĝu novaj esperantigoj de vortoj kiuj ne jam uzatas en la esperantlingvaj literaturo aŭ amaskomunikiloj. Pro tio por esperantigo de nacilingva nomo prefere notiĝu ekstera(j) referenco(j).

La sonmaterialo[redakti | redakti fonton]

Por konvene analizi la grafikajn elementojn de la franca skribo necesas unue ekzameni la sonmaterialon (ĉar la skribelementojn oni apartigas surbaze de ilia sonvaloro).

La konsonantoj senproblemaj[redakti | redakti fonton]

Por 14 sonoj la esperantigo estas firme establita kaj ne bezonos pluan konsideron:

IFA Eo Ekzemploj
b b Burbono ← Bourbon
d d Dordonjo ← la Dordogne
f f Francio ← France
ɡ g Garono ← la Garonne
k k Kapeto [P2] ← Capet; Kantalo [W] ← le Cantal
l l Liono [W] ← Lyon [ljɔ̃]
m m Marno ← la Marne
n n Napoleono ← Napoléon
ɲ nj Bulonjo ← Boulogne, Konjako ← Cognac
p p Parizo ← Paris, Paskalo ← Pascal
ʁ r Rueno [W] ← Rouen [ʁwɑ̃]
t t Tulono ← Toulon
v v Voltero ← Voltaire
z z Tuluzo ← Toulouse [tuluz], Zola' ← Zola

La sono [ɲ] en Esperanto malestas, tamen ĝia transskribo per nj estas tre bona aproksimo, ne kontestata kaj ne kontestinda.

Kvankam [ʁ] ne estas la modela versio de la esperanta r, tamen la tradicio prezenti tiun sonon per la esperanta r estas tute senproblema kaj ne kontestinda.

La ceteraj 12 sonoj kaj literoj estas egalaj por la lingvoj franca kaj Esperanta.

La konsonantoj problemaj[redakti | redakti fonton]

IFA Eo Ekzemploj
s s Sado ← Sade, Sartro ← Sartre, Alensono ← Alençon [alɑ̃sɔ̃]
ʃ ŝ Ŝopeno ← Chopin, Koŝio ← Cauchy, Roŝeŝuarto ← Rochechouart [ʁɔʃəʃwaʁ]
ʒ ĵ Ĵuraso ← Jura, Anĵuo ← Anjou
(ʎ) lj GreziljonoGrésillon [ɡʁezijɔ̃], Marseljezo [Z] ← La Marseillaise [la maʁsɛjɛz]
jl Versajlo [W] ← Versailles [vɛʁsɑj], Marsejlo [W] ← Marseille [maʁsɛj]
j Grezijono [P2] ← Grésillon, Mireja [PGl] ← Mireille [miʁɛj]

La sonoj [s, ʃ, ʒ] bonege esprimeblas en Esperanto, sed la francaj transskriboj tre ofte skribisme tordas ilin en c, ĉ, ĝ : Laplaco anstataŭ Laplaso (fr Laplace [laplas]); Cevenoj anstataŭ Seveno (fr les Cévennes); Ĉerburgo anstataŭ Ŝerburgo (Cherbourg, [ʃεʁbuʁ]); Ĝirondo anstataŭ Ĵirondo (fr Gironde [ʒirɔ̃d]).

(La fonetika transformo c → s, ĉ → ŝ, ĝ → ĵ finiĝis jam en la 12ª jc, sed la ortografio tion plu ignoras.)

La sono [ʎ] (l-mouillé, la palata l) jam pli ol 150 jarojn ne plu ekzistas en la norma lingvo franca (sub la Julia monarkio ĝi ankoraŭ estis ornamo de la oratora prononco); tamen la transskriboj persiste apartigas ĝin de la simpla duonvokalo [j], en kiun ĝi jam delonge transformiĝis. Oni plej ofte esperantigas ĝin per lj (buljono, Marseljezo), sed vortfine estas plej ofte transskribi ĝin per jl (ajlo, kanajlo).

La duonvokaloj[redakti | redakti fonton]

IFA Eo Ekzemploj
j i Moliero [W] ← Molière [mɔ'ljɛʁ]; Tierio [W] ← Thierry [tjɛʁi]; Vieto (Viète [vjɛt]; latine Franciscus Vieta)
j Gujeno ← Guyenne [ɡɥijɛn], Kajeno ← Cayenne [kajɛn]
w u Puatuo ← Poitou [pwatu], Luizo ← Louis [lwi]
ɥ u Gujeno ← Guyenne [ɡɥijɛn]

Kvankam [j] ekzistas kaj egalas en ambaŭ lingvoj, tamen tiun francan sonon la esperantistoj plej ofte kodas per i [i].

Vokaloj evidentaj[redakti | redakti fonton]

IFA Eo Ekzemploj
a a Arlezo ← Arles [aʁl]
ɑ Araso [PGl] ← Arras [aʁɑːs]
e e Perigordo [W] ← Périgord [peʁiɡɔʁ]
ɛ Sevro ← Sèvre
i i Ivo ← Yves
o o Boforto ← Beaufort [bofɔ:ʁ]
ɔ Ĵoreso [PGl] ← Jaurès [ʒɔʁɛs]
u u Turo [W] ← Tours [tuʁ]

Vokaloj mankantaj[redakti | redakti fonton]

IFA Eo Ekzemploj
ə e Renuaro ← Renoir [ʁənwaʁ]
œ o Babofo  ← Babœf [babœf]
ø Mozo [W]← la Meuse [møz]
Neŭŝatelo ← Neuchâtel [nøʃɑtɛl]
y u brumero ← brumaire [brymɛʁ], Kurio ← Curie [kyʁi]
ɑ̃ an Orleano [W] ← Orléans
en Vendeo [W]← Vendée
ɛ̃ en Marteno
in Ingro
an Sansimono [P2] ← Saint-Simon
œ̃ un Verduno [W] ← Verdun [vɛʁdœ̃]
ɔ̃ on Avinjono ← Avignon
om Kulombo ← Coulomb [kulɔ̃]

Notoj

  1. Fonologie [ə] estas varianto de [œ], t.e. ili estas unu sama fonemo; tamen la francoj forte sentas la neceson distingi ilin; la francaj vortaroj do transskribas la unuan vokalon de premier [pʁəmje] aile ol en pleurer [plœʁe]. Eble tion trudas la franca grafismo, kaj eble tial [ə] esperantiĝas per e, dum [œ] kaj [ø] per o (dum en la germana ö iĝas e, ekz-e Königsberg → Kenigsbergo [P2], Röntgeno → Rentgeno [P2]).
  2. La nazsonoj plejparte sekvas la skribon, sed eĉ ĝin neregule, precipe malregule por [ɛ̃]:
    • la viraj nomoj je in ricevas en (Marteno ktp) — tradicio aplikata eĉ ekster la propre franca kunteksto;
    • iuj nomoj sekvas nur la skribon: Ingro [PGl] ← Ingres [ɛ̃ɡʁ]; Rueno [W] (Rouen [ʁwɑ̃]);
    • iuj homoj konsekvence sekvas la prononcon: Romen Rolan [SAT].

Esperantigo per sontransskribo[redakti | redakti fonton]

Radikala sontransskribo ne maloftas en la dokumentoj de SAT; propre tio ne estas esperantigo, ĉar la vortoj ne havas normalan substantivan finaĵon: Ĵil (Gille), Miŝel (Michel) ; aŭ misinformas pri la kazo: Romen Rolan. Tia transskribo konvenus kiel parenteza indiko de proksimuma prononco, sed ne taŭgas kiel normala frazelemento (kvankam la tute fremdaj Michaŭ, Beaufront, Cart ktp estas ankoraŭ pli maltaŭgaj).

Tion eblus korekti per la apostrofo: Ĵil', Miŝel', Romen' Rolan' --- tamen ial tio ne estas praktikata (fakte, ankaŭ ĉe Zamenhof mankas tia apostrofo; regule devus esti aŭ Zamenhofo, aŭ Zamenhof'). Sed la preferinda solvo estas aldoni la normalan substantivan finaĵon -o, samkiel oni faras en la lingvoj kun markita nominativo (Latino, la greka, la litova). Multaj vortoj rezultas tute bonaj:

Ampero, Araso, Avinjono, Bodlero [PGl], Bomarŝeo [P2], Bonaparto, Borelo, Bulonjo-ĉe-Maro, Dordonjo, Finistero, Ĵoreso [PGl], Koŝio, Lafonteno, Lebego, Loreno, Mozelo, Napoleono, Pikardio, Puatuo, Sado, Sartro, Ŝopeno, Tulono, Tuluzo, Voltero.

La vosta sono, substantiva finaĵo kaj akcento[redakti | redakti fonton]

La radikfina vokalo[redakti | redakti fonton]

Iuj transskriboj mem finiĝas je -o :

  • Laroŝfuko' (La Rochefoucauld, [laʁɔʃfuko]);
  • Mirabo' (Mirabeau [miʁabo]);
  • Ruso' (Rousseau [ʁuso]) ...

Se la nomo estas mallonga, tiam la duobla -oo ne ĝenas, kaj oni povas esperantigi laŭ la modelo de bureau → buroo: Rusoo. Tio estas pli bona ol la alia esperantigo (Russo [SAT]) — kaj ĉar ĝi estas prononcata laŭ la skribo, kaj ĉar ĝi konservas la radikon en derivaĵoj: rusoismo.

Aliflanke, en la nomoj longaj la ŝoviĝo de la akcento kaj mallongiĝo de la radiko malpli ĝenas ol la hiato, kaj oni povas fari finaĵon el la lasta vokalo:

  • Laroŝfúko [P2] — kaj sekve «la Laroŝfukaj maksimoj», «laroŝfukaĵo»

Simile pri la nomoj kiuj finiĝas je transskribaj vokaloj -o, -a :

  • Monteskío [SAT] ← Montesquieu [mɔ̃tɛskjø]
  • Riŝelío ← Richelieu [ʁiʃəljø]
  • Gargantúo [P2] ← Gargantua [ɡaʁɡɑ̃tɥa]

La sonformo rimarkeble fordrivas de la originala, sed la transskribo iĝas ege pli oportuna por Esperanto. La fontolingvan akcenton Esperanto principe ne povas ĉiam konservi, kaj tradicie preferas poresperantan oportunon: Lóndon → Londóno, Moskvá → Móskvo.

La radikfina konsonanto muta[redakti | redakti fonton]

En multaj okazoj oni povas eviti hiaton reprenante la normale mutan konsonanton vortofinan. Tio estas certa kompromiso kun la skribismo; sed tio spegulas ankaŭ fenomenojn fonetikajn (kunligiĝo, liaison) kaj la morfologian principon (la derivaĵoj rivelas kaŝitajn konsonantojn):

  • Arlezo [W] ← Arles [aʁl] pro arlezanino ← Arlésienne
  • Parizo ← Paris pro parizanino ← parisienne
  • Dideroto ← Diderot [didʁo]
  • Kulombo ← Coulomb [kulɔ̃]

La morfologia principo funkcias ankaŭ inverse: Tours (Turo [W]) kaj Orléans (Orleano [W]) ne rivelas sian s, ĉar ĝi ne aperas en derivaĵoj un Orléanais (orleanano), Touraine (Turlando), Tourangeau (turano).

Kelkaj vortoj pli bone aspektas sen la muta konsonanto: Bomarŝeo [P2] (Beaumarchais). Oni kutime ne rivelas lt, ld en -auld, ault, ould (La Rochefoucauld ktp).

Esperantigo per traduko[redakti | redakti fonton]

Principe aprobindas la strebo minimumigi la nombron de radikoj produktante nomojn el aliaj nomoj aŭ eĉ komunaj radikoj: «Ĉampanio» [W] (la lando de ĉampano) — kontraste al la radikvorto «Ŝampanjo» (aŭ skribisme «Ĉampanjo», laŭ la PIV-oj); «Turlando» [W] (la lando de Turo, Tours) por Touraine; «Maniko» por la Manche.

Tamen tiu metodo estas evitinda, se la rezulta nomo estas nesufiĉe specifa. Ekz-e Blanka Monto por Mont Blanc [mɔ̃blɑ̃] estas tute fuŝa: ĉiu lando havas siajn Blankajn Montojn — kiel la usonaj the White Mountains aŭ la ĉeĥia monto ĉe kiu okazis la fatala Blankmonta batalo. La pliparto da lingvoj ne tradukas Mont Blanc, sed lasas ĝin en la formo franca (tiel en angla, germana, pola...). Simile faras la rusoj (Монблан) — eĉ en Esperanto (Monblano). La esperantigo PIV-a estas same maltaŭga, kiel esperantigo de Kartago per Novurbo.

Kelkaj nomoj deriveblas per retroformado: eĉ se malmultaj alilandanoj scias, kio estas Artois, multaj ja scias kio estas arteza puto — kaj tio helpas memorfiksi la nomon Artezo.

Esperantigo tra latinigo[redakti | redakti fonton]

La franca lingvo estas lingvo latinida, kaj multaj ĝiaj loknomoj devenas el la epoko romia; Latino estis la lingvo de la mezepoka klero, kaj tiamaj kleruloj kaj moŝtuloj havis latinan varianton de sia nomo. Ĉar Esperanto kelkrilate pli proksimas Latinon ol la francan, kelkajn nomojn oportunas esperantigi tra Latino:

  • la France ← Francia → Francio
  • Descartes → Cartesius → Kartezio
  • Louis ← Ludovicus → Ludoviko
  • François = Franciscus → Francisko
  • Rhône [ʁon] ← Rhodanus → Rodano [W]

Ne ĉiam latinaĵoj bonvenas. Mi trovas strangaj la formojn

  • Cahors ← Cadurcum → Kadorso [M]
  • Besançon ← Vesuntio → Bizontio [W, P2]

Se Alençon [alɑ̃sɔ̃] estas Alensono [PIV], kial la rimanta Besançon [bəzɑ̃sɔ̃] ne estu Bezansono ?

El la latina Vienna la PIV-oj faras nomon «Vieno» por 3 lokoj; la nomo de la aŭstria estas tro enradikiĝinta, sed la franciajn (Vienne) eblus diferencigi laŭ la prononco [vjɛn]: Vjeno.

Simila problemo aperas ĉe

  • Valesia = Valais = Valezo (svislanda kantono)
  • Valesia = Valois = Valezio (en Francio)

La nomo Valois estus pli rekonebla en Valuo ol el en Valezio (t.e. en la paro Valezo — Valuo oni tuj vidas, kiu estas kiu; dum en la paro Valezo — Valezio la elekto de la signifoj estas arbitra decido).

Trialingvaj[redakti | redakti fonton]

Iuj fremdaj nomoj konservas la formon de sia fontolingvo; aliaj iel franciĝas. Ne estas klara regulo pri tio — nek france, nek esperante.

Ekz-e la enciklopediisto d'Holbach ankaŭ franclingve retenas la germanecan prononcon de la lasta konsonanto: [dɔlbak], kaj lia nomo estas traktata kiel germana, do Holbaĥo. Aliflanke la nomo de la firmao Schlumberger ricevis francan prononcon [ʃlœ̃bɛʁʒe], kiun imitas ĝiaj sonformoj angla [ˌslʌmbərˈʒeɪ] kaj rusa (Шлюмберже); tial konvena esperantigo estus Ŝlumberĵe(r)o.

Simile pri Ejfelo, Ŝvarco, Varingjeno, Luksembugo unuflanke, kaj Sarkozi' aliflanke. Ajaccio havas francigitan sonformon en la franca, sed la originalan Ajaĉo [FE] en Esperanto.

Skribismo[redakti | redakti fonton]

La originale francan konfuzon de la sonformoj la esperanta sontransskribo ankoraŭ pligrandigas, ĉar malsamaj francaj fonemoj iĝas unu fonemo en Esperanto. Ekz-e la esperanta kan respondas al [kan], [kɑn], [kɑ̃]; kp

  1. Cannes [kan] est une ville française située dans le département des Alpes-Maritimes.
  2. La Canne [kan] est une rivière française de deŭième catégorie.
  3. Maurice Édouard Kann [kan] était un banquier et collectionneur français.
  4. Gilles Kahn [kan], chercheur français en informatique.
  5. Caen [kɑ̃] est une ville du nord-ouest de la France.
  6. Camps [kɑ̃] est le nom de deux anciennes communes françaises.

Oni ne troigu ĉi tiun problemon: ja tutegale ekzistas multegaj samnomuloj (la franca Vikipedio entenas artikolojn pri 27 ges-roj «Kahn»); tamen iujn tio ial ĝenas, kaj ili preferas disingigi la nomojn Kanno kaj Kaeno. Ke Kanno ekzistas kaj en Italio, kaj en Francio; aŭ ke Kaeno iĝas tre simila al Kajeno (Cayenne [kajɛn]) ilin ne ĝenas.

Simile pri Izero = l'Isèrel'Yser (kvankam la belgian eblus neprigi per la nederlanda y=ij=[ej]).

Pli sistema solvo estus la usona, laŭ la modelo Memphis (Tennessee)Aix-en-Provence, Aix-en-Diois, Aix-en-Ergny, Aix-en-Issart, Aix-en-Othe...

Kromsonoj[redakti | redakti fonton]

Skribismo trudas ankoraŭ unu fremdaĵon, kiu franclingve ne ekzistas: la literon (kaj sekve, en la okazo de Esperanto, ankaŭ la sonon) h : Hermito [P2] (franca matematikisto Ch. Hermite [ɛʁmit]) ktp.

En multaj vortoj skribismo sonigas mutajn literojn, ekz-e ĉiujn t en la vortoj Montrealo [W], Montparnaso [W], Montmartro [W], Montperlero [W].

Kromvortetoj (de, des, du, la...)[redakti | redakti fonton]

Multaj francaj nomoj entenas determinilojn kajaŭ prepoziciojn: la Seine, d'Alembert, de Gaulle, La Rochefoucauld ktp. Ĉe esperantigo tiajn kromvortetojn oni povas

  1. simple forĵeti: Sejno ; aŭ
  2. alglui al la nomo: Lafonteno, Laroŝfuko, Dalemberto ; aŭ
  3. lasi senŝanĝaj.

Se ne estas speciala motivo, la 1ª maniero estas la plej bona; kaj la 3ª maniero estas evidente malbona (de, du, des, la kolizias kun la komunaj vortoj esperantaj, kaj la limoj de la nomo estas malklaraj). Tamen la 2ª maniero fojfoje estas oportuna.

Ĉe multaj nomoj la kromvorto(j) estas perceptataj kiel nedisigebla parto, kaj pruntata en aliajn lingvojn en ilia formo franca. La artikolo de la Seine malaperas en traduko rusa (Сена), aŭ iĝas tradukita en teksto angla (the Seine); male, la nomoj La RochefoucauldLa Rochelle konservas sian francan La ankaŭ ruse kaj angle; tial Laroŝfuko kaj Laroŝelo estas pli rekoneblaj ol Roŝfuko aŭ la PIVa Roĉelo.

La kuna skribo helpas eviti homonimion. Se oni esperantigas la nomon de Gaulle per de Golo aŭ skribisme per de Gaŭlo, tiam la derivaĵoj gola, golismo aŭ resp. gaŭla, gaŭlisma pensigas pri goloj aŭ etno (gaŭlismo similas francismonrusismon). Male, la SAT-manieraj transskriboj Degolo, degola reĝimo, degolismo[rompita ligilo] estas nemiskompreneblaj.

Cetere, la kuna skribo de tiaj nomoj estas sufiĉe kutima en la franca lingvo: Delacroix ← de la Croix. La malkuna skribo povas marki nobelecon (du Pont kontraste al Dupont), sed pri ĉi tiu nacilingva apartaĵo oni en Esperanto ne insistu, kaj se necesas, esprimu ĝin alimaniere (ekz-e per malimplica noto). Normale oni ne markas tion: nek por von Bismarck, nek por van Beethoven ktp; aŭ kunskribas: Donĵuano, Donkiĥoto, Ĉingisĥano.

La dirita ne koncernas kombinitajn nomojn kiel Tuluz-Lotreko (Toulouse-Lautrec), Ĵan-Ĵako (Jean-Jacques), Bulonjo-ĉe-Maro ktp. Tio tamen jes koncernas la nomojn kun netradukita Saint- (Sansimono, Sentetieno) — krom se oni tradukas tiun Saint- per Sankt-, Sankta.

Transskribo de liter(kombin)oj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-sube ne reaperas la transskriboj jam listigitaj kiel senproblemajevidentaj.

ae, aë

  • a : Staël [stal] → Stalo, Saint-Saëns [sɛ̃sɑ̃:s] → Sansanso;
  • aŭ skribisme ae : Caen [kɑ̃] → Kaeno

ai, ay

  • se [ɛ] aŭ [ɛ̃], tiam e : Aimé → Emeo, Voltaire → Voltero [W], La Fontaine → Lafonteno [P2]; Fresnay → Freneo, Du Bellay → Dubeleo; Pays de Bray → Peidebreo
  • se [aj], tiam aj: Raymond → Rajmondo
  • aŭ skribisme ej (precipe mezvorte aŭ en mallongaj vortoj): Raynal [ʁɛnal] → Rejnalo, Say [sɛ]→ Sejo
ain
normale an : Alain [alɛ̃] → Alano[1]

au

  • laŭsone o : Cauchy → Koŝio [P2], Jaurès → Ĵoreso [PGl];
  • aŭ skribisme  : Réaumur [ʁeomyːʁ] → Reaŭmuro [PIV], Auvergne [ovɛʁɲ] → Aŭvernjo [W]

c

  • se [k], tiam k : Pascal → Paskalo;
  • se [s], tiam s : Annecy [ansi] → Anesio;
    aŭ skribisme c : Marcel [maʁsɛl] → Marcelo
ç
ĉiam s : Alençon [alɑ̃sɔ̃] → Alensono

ch

  • se [ʃ], tiam ŝ : Chopin → Ŝopeno [PIV], Châlons → Ŝalono [FE], Rochefort → Roŝforto;
    aŭ skribisme ĉ : Chartre → Ĉartro [M], Champagne → Ĉampanjo (Ŝampanjo, Ĉampanio)
  • se [k], tiam k : Christian → Kristiano, Bloch → Bloko

e

  • se [ə], tiam e (precipe se ĝia forlaso kaŭzus maloportunan kunpuŝiĝon de konsonantoj) aŭ nenio : Charleville [ʃaʁləvil] → Ŝarlevilo
  • se muta, tiam nenio aŭ e : Diderot [didʁo] → Dideroto; Baudelaire [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl]; Rabelais [ʁablɛ] → Rabelezo [PGl]
é, ê, è, ë
ĉiam e : la Réunion → Reunio [W]; Orleano ; Sèvre → Sevro; Ampère → Ampero
eau
o : Beaujolais [boʒɔlɛ] → Boĵolezo [W], Beaufront → Bofronto [PIV], Baudelaire [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl]

ei, ey

  • laŭsone e : Reims → Remso
  • laŭskribe (precipe mezvorte) ej : Jersey [ʒɛʁzɛ] → Ĵerzejo [W]; la Seine → Sejno [W], Beyle [bɛːl] → Bejlo; Talleyrand [tal(ɛ)ʁɑ̃] : Talejrando

eu

  • o : la Meuse [møz] → Mozo [W], Périgueux → Perigozo [W]
  • laŭskribe  : Pasteur → Pasteŭro [W]

g

  • se [ɡ], tiam g : Gaston → Gastono;
  • se [ʒ], tiam
    • laŭsone ĵ : Paul Gille → Paŭlo Ĵil [SAT];
    • aŭ laŭskribe ĝ : Gironde [ʒiʁɔ̃d] → Ĝirondo;
      aŭ skribisme g : Gérard [ʒeʁaʁ] → Gerardo[2]
gh
g : Le Bourghet → Leburgeto, Waringhien → Varingjeno [P2]
gn
nj : Boulogne → Bulonjo, Avignon → Avinjono [W]

gu

  • se [ɡ], tiam g : Guignol [ɡiɲɔl] → Ginjolo [W], Lebesgue [ləbɛɡ] → Lebego
h
fakte ĉiam muta, tamen enŝovata pro skribismo: Hermite [ɛʁmit] → Hermito [P2]; vd ankaŭ ch, gh, lh, ph, th.
i
i : l'Isère → Izero [W]
ie
jeie : Waringhien → Varingjeno [P2]; Poitiers [pwatje] → Puatiero [P2]; Lavoisier → Lavuaziero (aŭ Lavuazjero)
ieu
io Montesquieu → Monteskio [SAT]; Richelieu → Riŝelio

il, ill

  • se (escepte) [il], tiam il : Thionville → Tionvilo; Camille → Kamilo
  • se [(i)j] (la eksa palata l), tiam
    • skribisme jl : Versailles [vɛʁsɑj] → Versajlo [W]; aŭ
    • laŭsone j : Mireille [miʁɛj] → Mireja [PGl]
iou
ju : Gentioŭ → Ĝensjuo (okcitane: Genciòus; ru: Жансью)

in

  • se [in], tiam in: Catherine → Katarino
  • se [ɛ̃], tiam
    • laŭsone en : Martin → Marteno,
    • aŭ skribisme in : Ingres [ɛ̃ɡʁ] → Ingro [PGl]
j
ĉiam ĵ : Dijon → Diĵono [W]
l
normale l ; vd ankaŭ il, ill, lh kaj la rimarkigon pri -auld, -ault, -ould

lh

  • post l kiel [ʎ], do jjl : Millhaud → Mijodo;
  • post a, o, au, ou = l : Graulhet → Groleto
œ, œu
o : Œrlicon → Orlikono; Œutrange → Otranĵo; Sacré-Cœur → Sakre-Koro
regule oe : Citroën → Sitroeno (aŭ Citroeno) (tamen ankaŭ Woëvre, Plancoët --- ua, ue)
oi
ua : l'Oise → Uazo [W]; Poitou → Puatuo [P2]
oin
uen : Pointe → Puento
ou
u : Pompadour → Pompaduro

oy

  • laŭskribe oj : Palais-Royal [palɛ ʁwajal] → Pale-Rojalo
  • aŭ laŭsone,
    • se [wa], tiam ua : Troyes → Truazo
    • se [waj], tiam uaj : Royat → Ruajato;
ph
f : Philippe → Filipo
q, qu
k : Quinet → Kineto

s

  • se [s], tiam s : Beauséjour → Boseĵuro, Jaurès → Ĵoreso;
  • se [z] aŭ reprenata mutaĵo, tiam z : Toulouse [tuluz] → Tuluzo; Paris → Parizo

Saint-

  • laŭskribe San : Saint-Simon → Sansimono [P2], Saint-Bernard → Sanbernardo;
  • aŭ laŭsence Sankta : Saint-Denis → Sankta-Denizo[3]

ti+vokalo

  • se [sj], tiam sjci : «National» → Nasjonalo
  • alie ti : Gautier → Gotiero
th
t : Thionville → Tionvilo

tz

  • se [s] aŭ nenio, tiam s (aŭ ss): Metz [mɛs] → Messo [W] (prononco franca); Lametz → Lameso; Retz ([ʁɛ] → Reso
  • c laŭ la prononco germana: Metz [mɛts] → Meco
w
v : Waringhien → Varingjeno [P2]
x
ks, kzs : Xavier → Ksaviero (aŭ Ksavero [P2]); Xertigny → Sertinjio; Luxemburg → Luksemburgo [W]; Saint-Exupéry [sɛ̃tɛɡzypeʁi] → Sentekzuperio; Delacroix → Delakruo
y
i, j : Yves → Ivo; La Fayette [lafajɛt] → Lafajeto.

Bibliografiaj mallongigoj[redakti | redakti fonton]

[FE]
Grand dictionnaire français-espéranto. 1992.
[M]
Esperanta mapo de Eŭropa Franclingvio
[P2]
Nova PIV
[PGl]
Parnasa Gvidlibro
[SAT]
Publikaĵoj de SAT
[W]
G. Waringhien : Grand dictionnaire espéranto-français. 1955, 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]