Esperantigo de vortoj el maoria fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelkaj vortoj el la maoria lingvo estas neeviteble enkondukindaj en Esperanton, aparte kiam temas pri lokaj maoriaj nocioj, kiuj ne ekzistas en aliaj lingvoj, aŭ specifaj nomoj el Novzelanda floro kaj faŭno[1]. Oni povas krei apartan regularon por faciligi la procedon de esperantigo kaj igi ĝin pli regula. Kiel ĉiuj polineziaj lingvoj, la maoria havas sufiĉe regulan fonetikon, sed tamen ĝi estas sufiĉe malsama al Esperanto pro plia abundo de vokaloj. Ankaŭ tre ofte aldono de o en fino de vorto tute ŝanĝas ĝian signifon en la maoria.

La celo de esperantigo, do, estu ne konservi ĝustecon de origine maoriaj vortoj en Esperanto, sed krei esperantan version kiu sonas simila kaj samtempe estas facile prononcebla por Esperantistoj. La kruda regularo proponita estas jena[2]:

  1. Oni anstataŭigu wh per f pro aŭskulta simileco de fonemoj
  2. Oni anstataŭigu w per v pro aŭskulta simileco de fonemoj
  3. Oni ne distingu inter longaj kaj mallongaj vokaloj krom kiam tio vere necesas por eviti ambiguecon
  4. Kiam la vorto finiĝas per o, oni ne ŝanĝu la finaĵon
  5. Kiam vorto finiĝas per sola vokalo (krom o), oni aldonu -o finaĵon al la fino
  6. Kiam vorto finiĝas per du aŭ pliaj vokaloj, kaj la lasta vokalo estas ea oni anstataŭigu ĝin per o, eĉ se maorie tio malĝustas; ekz. kea - keo, Aotearoa - Aotearoo ktp.
  7. Se la lasta vokalo en duobla vokalo estas iu, oni anstataŭigu ĝin per jŭ respektive.
  8. Tamen iam povas okazi, ke esperanta versio kreita per tiuj reguloj estas homonima al iu Esperanta vorto. En tiuj okazoj oni povas esperantigi ĝin tiel, ke ĝi havu pli ol du vokalojn ĉe la fino; ekzemple tui - tuio, ĉar *tujo kreos miskomprenon kaj ambiguecon en Esperanto.

Eble similan sistemon kun etaj ŝanĝoj oni povas uzi por aliaj polineziaj kaj aŭstroneziaj lingvoj

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj ekzemploj troviĝas en vortaro de aŭstraliaj kaj nov-zelandaj esprimoj.[3]

maoria esperanta
Hawaiki Havajkio
horopito horopito
kauri kaŭrio
kiwi kivio
maori maorio
Rangitoto Rangitoto
takahe takaheo
taro taro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://eo.esperanto.org.nz/dictionaries Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Maoria-Esperanto-Maoria Vortaro de Brian Fox
  2. http://ash-rabbi.livejournal.com/83590.html
  3. http://eo.esperanto.org.nz/dictionaries Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Australian and New Zealand Esperanto Dictionary, Ralph Harry kaj Brian Fox