Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj temas pri rusaj kaj ukrainaj fontaj vortoj plene adoptitaj en Esperantolingvo kaj farotaj esperantaj kun kelkaj manieroj.

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Ili estas jam delonge sukcese esperantigitaj. Por esperantigi nomojn kaj lokoj kiel subŝtatoj (provincoj) de Rusio, la sekva sekcio "Cirila-Esperanta Transliterumo" estas citinda.

Cirila-Esperanta Transliterumo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj nomoj, por kiuj ankoraŭ ne ekzistas tradicia esperantigo: plej unue, estas familinomoj kaj nomoj de malpli grandaj loĝlokoj. La celo de tiu ĉi sekcio estas ne starigi metodon de transskribo de la rusia en Esperanton, nek reguli transskribon en la Esperanta vikipedio sed nur klarigi metodon de transskribo de la rusa en Esperanton. Ne povas krei unuecan transliteruman sistemon, ĉar rusaj literoj, ofte samkiel aliaj, ne nepre respondas al la fonemoj de Esperantaj literoj. En krampoj estas klarigeto de rusa fonologio. Palataligi signifas, ke la sono de iuj rusaj konsonantoj povas iĝi molaj antaŭ iuj vokaloj: Ekzemple "Нет" estas elparolata kiel [nʲet][4] aŭ "njet" en Esperantalfabeto, anstataŭ "net" laŭ ĉi tiu prova unu-al-unua transliterumo.

  • а = a
  • б = b
  • в = v (elparolata senvoĉe kiel f antaŭ senvoĉa konsonanto kaj silabfine;[5] palataligite kiel vj antaŭ palataliganta vokalo)
  • г = g (same kiel kgj)
  • д = d (same kiel tdj)
  • ж = ĵ
  • з = z (same kiel ssj)
  • и = i
  • й = j
  • к = k (same kiel kj)
  • л = l (same kiel lj)
  • м = m (same kiel mj)
  • н = n (same kiel nj)
  • о = o
  • п = p (same kiel pj)
  • р = r (same kiel rj)
  • с = s (same kiel sj)
  • т = t (same kiel tj)
  • у = u
  • ф = f (same kiel fj)
  • х = ĥ
  • ц = c
  • ч = ĉ
  • ш = ŝ
  • щ = ŝĉ
  • э = e

Kelkaj aliaj literoj ankaŭ ne havas precizan analagon en Esperanto aŭ signifas malsamajn sonojn depende de pozicio en vorto. Jen tabelo, por ekzemplo de transliterumo de vortoj kun tiaj literoj ; ĝi baziĝas sur simila tabelo, kiun proponas la unua leciono de la klasika kurso de Esperanto por ruslingvanoj (de Boris Kolker):

   * 'щ' = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
   * 'ы' = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij (Грозный), Beliĥ, Ĉernovci;
   * 'е' =
         * e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
         * je en aliaj kazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev;
   * 'ё' =
         * o post л, ш, щ, ч: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
         * jo en aliaj kazoj: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
   * 'ю' =
         * u post л, ш, щ, ч: Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
         * ju en aliaj kazoj: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Izjum, Temrjuk, Vjugin;
   * 'я' =
         * a post л, ш, щ, ч: Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
         * ja en aliaj kazoj: Jalta, Krasnojarsk, Pjatigorsk, Uljanovsk, Tatjana, Majja;
   * 'ь' =
         * antaŭ 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin;
         * antaŭ aliaj vokaloj estas ellasata: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Darja;
         * fine de vortoj kaj antaŭ konsonantoj:
            + fine de vortoj kaj inter konsonantoj estas ellasata: Tiraspol, Uralsk, Ilmen,
                                                            Ĥarkov, Ust-Labinsk ks.;
   * 'ъ' estas ellasata: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.

Ekzistas, tamen, iuj variantoj, aparte pri literoj я, ё, ю, е kaj ь. Ofte, oni uzas literon j eĉ en okazoj kiam laŭ suprelistitaj reguloj ĝi estas ellasenda, aparte en okazoj kiam ĝi estas grava por signifo. Se en Vikipedio ekzistas alisistemaj esperantigoj (Jaroslavlj ka.), bezonatas alia interkonsento.

Duoblaj konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu klarigos sekvas, ke duoblaj konsonantoj, ekzemple en Spassk (ruse Спасск), restas duoblaj konsonantoj ankaŭ en esperantlingva latinalfabetigo. Ĉar en Esperanto oni laŭeble evitas duoblajn konsonantojn, estus demando ĉu forfaligi duoblajn konsonantojn se akceptiĝas plena esperantigo de vorto. Tamen, ĉar esperantigon ĉiukaze oni nur apliku se trovablas almenaŭ unu, pli bone pluraj eksteraj referencoj pri efektiva uzado de tiu esperantigo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, la decidon fakte eblas lasi al la efektiva uzo, do al la eksteraj referencoj. Kiam estus pluraj malsamaj alternativoj en eksteraj referencoj, eblos unuope diskuti kiun alternativon sekvi en vikipedio.

Uzo en la ukraina[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ la sama sistemo povas esti uzata por ukraina lingvo, sed kun kelkaj diferencoj.

  1. La litero г, el la rusa transkribata per g, el la ukraina transskribiĝas kiel h. La maloftan sonon g en la ukraina oni skribas per alia litero, nome ґ.
  2. La literoj і kaj и en la ukraina ĉiam transskribiĝas kiel i. La ukraina litero ї, ne ekzistanta en la rusa, transskribiĝas kiel ji, sed post vokaloj oni ankaŭ povas transskribi ĝin per i.
  3. La litero е ĉiam transskribiĝas per e. Per je oni transskribu nur unike ukrainan literon є.

Tamen se ekzistas iuj uzataj alisistemaj variantoj, pri kiuj ukrain-lingvanoj ne havas konsenton, oni ĉiam kreu aldirektigojn kaj menciu aliajn esperantigojn en teksto de artikolo.

Uzo en la bulgara[redakti | redakti fonton]

Kun kelkaj diferencoj la sama sistemo povas esti uzata ankaŭ por la bulgara lingvo. En la bulgara, kiel konate, pluraj alilingvaj cirilaj literoj ne ekzistas, do ili simple malatentatas. Щ en la bulgara estas [ŝt] kaj Ъ estas vokalo, mankanta en Esperanto kaj nomata ŝvao, en la bulgara plej ofte transdonata per „a“ . do Несебър iĝas Nesebar(o).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]