Esperantista Go-Ligo Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) fondiĝis en 1979 kaj estas faka asocio de UEA, kiu celas disvastigi Esperanton per la ludo goo, kaj goon per Esperanto. Ĝia prezidanto estas Nubuo Sakurai kaj ĝia organo estas Esperanto per Goo, Goo per Esperanto, kiu eldoniĝas neregule.

EGLI-aktivecoj inter la lastaj 26 jaroj: (ne kompleta)

  • agadoj dum multaj Universalaj Kongresoj (plivastigi goon inter Esperantistoj) kaj aliaj E-renkontighoj
  • multaj artikoloj pri goo en E-revuoj
  • 1979/1981 du libroj de samano M. Emori (Invito kaj Fundamento)
  • 1985: 1-a Esperantista Turniro en Karlovy Vary (tiam Ĉeĥoslovakio) partoprenintoj el CZ, Bulgario, Federala Respubliko Germanujo, Germana Demokratia Respubliko organizinto Karel Stulz (hodiau ne plu aktiva)
  • 1982 ghis 2000: 4 Internaciaj Korespondaj Go-Turniroj (partoprenintoj el multaj landoj) interesaj partioj sur 13x13-tabuloj, apuda interesa efekto: multaj vizitoj de partoprenintoj ĉe aliaj, ofte nun longjaraj amikecoj; gvidis Stulz kaj Reimann
  • 1987: Go-seminario en KCE La Chaux-de-Fonds/CH; gvidis Karl-Ernst Paech
  • 2002?: Interreta pagho de JEGA, kreita/flegata de Mori Hitoshi
  • 2003?: Yahoo E-Go-Listo, de dobromila
  • 2003?: -Esperantejo- en KGS; kreita de Ger Hanssen / NL (administranto)
  • 2004-2013: 18 Esperantistaj KGS-Turniroj, gvidis M. Reimann
  • 2004-: traduko de go-terminoj de Edvardo Seibel (akk edse)
  • 2006: EGLI en Vikipedio kaj membrolisto en interreto, Chuck Smith

EGLI-aktivuloj

  • Prezidanto: Nobuo Sakurai
  • Vicprezidanto: Karl-Ernst Paech (1922-2013)
  • KGS-Turniroj: Matthias Reimann

Eksteraj ligiloj