Esperantistaj diplomatoj
Pluraj homoj kiuj laboris kiel diplomatoj havis la okazon lerni kaj eventuale uzi Esperanton. Sekvas listo de tiaj esperantistoj:
- Edmond Privat reprezentis Persion en la Ligo de Nacioj
- Karl Frenckell, finnlandano, konsulo.
- Gustav John Ramstedt, finna ambasarodo en Tokio kaj konata filologo.
- Jaroslav Suchanek, iama ĉeĥa ambasadoro en Australio
- Mark Starr, iama reprezentanto de Usono en Internacia Labor-Organizajho.
- Eduardo Morilla, konsulo de Kubo en Göteborg kaj Bonn
- Tyyne Leivo-Larsson, finnlanda ambasadoro en Oslo kaj Rejkjaviko en 1960-aj jaroj.
- Wm. P. Vathis laboris en la Usona Konsulejo en Meksiko
- Miloje Koca estis ataŝeo ĉe Jugoslava legacio en Berlino
- R. Kalonaitis (1941-2006), Ambasadoro de Litovio en Nederlando.
- Pirko Makikokkila, konsulino de ambasadejo de Finnlando en Vilnius
- Ernest Hediger ataŝeo en la legacio de Letonio.
- Ivan H. Krestanoff Sekretario de la Bulgara Ĝenerala Konsulejo en Dresdeno.
- Rudi Graetz diplomato de Germana Demokratia Respubliko.
- George Brinton McClellan Harvey (1864-1928), usona ambasadoro en Britujo 1921-1923
- John Barrett (28.11.1866 en Grafton, Vermont), Diplomato, Ĝenerala Direktoro de la "Panamerika Unuiĝo" (1907-1920), diversfoje ambasadoro usona ĉe latin-amerikaj regnoj.
- Richard H. Geoghegan servis en la fako de fremdaj aferoj de la japana regnestraro 1893-1900, kaj agis kiel brita konsulo en la ŝtato Washington.
- Víctor Luis Cao, estis subdirektoro de la Akcepta fako de Diplomatoj ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Urugvajo.
- Nikifor Hristoskov (1888-1915), oficis ĝis 1915 en la Bulgara Legacio en Bukureŝto.
- Ivan Krestanov oficis en kelkaj bulgaraj ministerioj enlande kaj legacioj- konsulejoj eksterlande.
- Gian Carlo Fighiera estis kunlaboranto pri kongresaferoj ĉe la franca Ministerio por komerca shiparo kaj laboris en la Monda Organizaĵo pri Turismo.
- Pavolas Giannelias, laboris kiel diplomata oficisto en la greka legacio en Wien.
- Franz Jonas, (1899-1974), aŭstria ŝtatprezidanto, menciita jam en Enciklopedio de Esperanto kiel aktiva junula esperantisto.
- Ralph Harry (1917-2002) estis aŭstralia esperantisto (ekde 1937) kaj diplomato, kiu kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro.
- Nitobe Inazo, (1862-1933), japana sciencisto kaj diplomato, subtenanto de Esperanto, je kies omaĝo UEA preparas Nitobe-simpoziojn.
- Abdel Fattah Ezzeldin, egipta ambasadoro al Kubo, lernis Esperanton en Budapeŝto 1982
- Ulrich Brandenburg (n. 1950) estas denaska germana esperantisto, longjara aktivulo de Germana Esperanto-Junularo, kies prezidanto li estis en 1974 kaj 1975, kaj germana diplomato, ekde kelkaj jaroj kun la titolo ambasadoro. Meze de 2007 li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe Nato en Bruselo.
- Horst Gruner, kunlaborinto en la Germana Esperanto-Centro en Bonno de 1988 ĝis 1994, kunverkinto de instruilaro kaj pluraj nacilingvaj versioj de Gerda malaperis, laŭ la stato de 2008 estas ataŝeo pri ekonomio en la germana ambasadejo en Jaundeo, Kameruno, nun en DR Kongo.
- Seán Ó Riain (n. 1955) estas irlanda diplomato: li laboris dum 16 jaroj en la irlandaj ambasadoj en Aŭstrio (1985-1988), Aŭstralio (1990-1992), Pollando (1994-1999), Germanio (2001-2005), kaj en la Konstanta Reprezentejo de Irlando ĉe Eŭropa Unio, Bruselo (de 2005).
- Marko Naoki Lins, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO ekde 1988 kaj prezidanto de GEJ inter 1996 kaj 2000, poste direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005, laŭ Ukrainia Esperanto Asocio nun laboras en la germana ambasadejo en Kijivo.
- João Guimarães Rosa, fama brazila verkisto kaj ambasadoro kiu ankaŭ parolis Esperanton.