Esperantistoj-vojaĝintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

De la komenco de la historio de Esperanto, ofte aperis homoj kiuj kunligis grandajn mondvojaĝojn kaj Esperanton. Vojaĝceloj kaj vojaĝrimedoj diversas. Rolo de Esperanto ankaŭ diversas: ĉu ĝi estas la ĉefa celo, ĉu la ĉefa lingvo, ĉu nur flanka aspekto de la vojaĝo. Iuj el tiuj vojaĝintoj verkis librojn raportantajn siajn vojaĝspertojn, ĉu en Esperanto, ĉu nacilingve menciante kiun rolon ludis Esperanto. De kelkaj jaroj vojaĝantaj esperantistoj ankaŭ aperas sur la reto.

Vojaĝintoj[redakti | redakti fonton]

vojaĝinto vivtempo vojaĝjaroj vojaĝo priskribo
Valdemar Langlet 1872-1960 1895 Biciklo kaj fervojo Upsalo - Finnlando - Ruslando, kun amiko E. Etzel[1]
Vasilij Devjatnin 1862-1938 1912 Propaganda piedvojaĝo 2000 km de Parizo ĝis Krakovo de la 2a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto.
Vasilij EROŜENKO 1890-1952 1912

1914

Komercaj servoj Helpe de lia scio de Esperanto li en 1912 entreprenis sian unuan vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj.

Je 1914 Kvankam li estis blinda, li danke al Esperanto sciis vojaĝi al Japanio kie li studis masaĝo-terapion kaj verkis japane kaj al Ĉinio kie li instruis la rusan literaturon.

Lucien Péraire 1906-1998 1928-32 bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda kiun li rakontis en Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (1974, 1990). [2]
Paul Köster 1910-1998 1931-1933 migrado tra Eŭropo per Esperanto[3] Latvio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Aŭstrio (Tirolo), Jugoslavio, Italio, Francio[4]
Yehuda Yaari (Eugen Wald) -1984 1933 Alija al Mandata Palestino Lerninte Esperanton dum unu jaro antaŭ ekvojaĝi fuĝante de Naziismo, li biciklis kun alia amiko de Košice ĝis Bejruto. Lia vojaĝlibro en la hungara estis tradukita en la hebrean. [5]
Tibor Sekelj 1912-1988 1939-1954

1960
1962-63

Sudameriko

Aŭstralio
Afriko

jugoslava verkisto, restadis 15 jarojn en Sudameriko, kaj vojaĝis tra kvin kontinentoj.
Milan Zvara 1933-2002 naturamikaj ekspedicioj slovako, senlaca organizanto de naturamikaj ekspedicioj al foraj landoj de la mondo.
Jorgos 1955- 1987 dekmonata bicikla rondvojaĝo ĉirkaŭ Eŭropo En 1987 Jorgos [6], organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el Céret, Sud-Francuja Katalunujo al 72-a U.K. de E-o de UEA Varsovio tra Andaluzujo, Skandinavujo, Bjalistoko kaj Turkujo : 20 515 km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj (Sylvie Michel 6300 km-ojn Jean-Marc Verger 6200 km-ojn, Andrée Houlgatte 3500) el 13 landoj. La tuta vojiro eble atingus 23 000 km-ojn sed Jorgos ne la tuton laŭiris pro organizaj kialoj. 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj - tutlanda en Pollando -, en 10 monatoj. 100 km-ojn tage.
1988 bicikla rondvojaĝo ĉirkaŭ Eŭropo Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio kies 2-a & 19-a artikoloj aparte koncernas Esperanton: 4 organizantoj (Marianne Lund, Helle E. Jacobsen[7], Jean-Marc Verger kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj en Montpellier (FR), partopreno en la Eŭropa Biciklada Kongreso en Barcelaona (ES-Kat.) kaj en IJK de TEJO Zagrebo, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. 80 Km-ojn tage, 10 000 km da biciklado ĉirkaŭ Eŭropo.
1989 bicikla rondvojaĝo ĉirkaŭ Eŭropo En 1989 li aranĝis la Francujan akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj koramikino Marie-Noëlle kaj 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por 74-a U.K. de E-o de UEA. 60 kKm-ojn tage.
1993 infana bicikla vojaĝo al Valencio En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanujo al UK de E° en Valencio (ES).
Joachim Werdin 1990 kaj 1991 plurmonatajn vojaĝojn tra Azio Joachim Werdin faris plurmonatajn vojaĝojn tra Azio, dum kiuj li vaste informis pri Esperanto kaj instruis en multaj lokoj.
Bruno kaj Maryvonne Robineau 1954- 1957- 1984-1992 okjara ĉirkaŭmonda vojaĝo

migrado tra Rumanio

franca paro, travojaĝis la mondon dum 8 jaroj (Irlando, Hungario, Bulgario, Israelo, Barato, Japanio, Aŭstralio, Novzelando, Bolivio) uzante Esperanton, la anglan, la hispanan kaj la francan. Verkis plurajn vojaĝlibrojn. [8]
Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot 1997-2001 kvar/kvinjara ĉirkaŭeŭropa vojaĝo en perĉevale tirita rulhejmo ekiris el Poiroux (Vendeo) por kvar/kvinjara ĉirkaŭeŭropa vojaĝo en perĉevale tirita rulhejmo.(1997-2001)[9] [10]
Zéfirin Jégard 1935- 2001; 2004 bicikle de Francio al Pacifiko la "vojaĝanta avo", perbicikle veturis de Francio al Burjatio en 2000 kaj de Islamabado al Vladivostoko en 2001, de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en 2004
Rachel Prual kaj David Cholet 2000-01 dujara ĉirkaŭmonda vojaĝo dujara ĉirkaŭmonda vojaĝo kondukinta ilin al kvardeko da landoj ĉirkaŭ la mondo (Laoso Vjetnamio kaj Kamboĝo) (2000 - 2001)[10][9]
Véronique Boddaert kaj Boris Bouchez 2000-01 unujara mondvojaĝo Egiptio, Sudano, Kenjo, Tanzanio, Malavio, Mozambiko, Sudafriko, Brazilo, Bolivio, Peruo, Nov-Zelando, Samoa Insularo, Vanuatuo, Indonezio, Vjetnamio, Laoso, Ĉinio, Tibeto, Mongolio kaj Rusio. (2000-2001) [10][9] [11]
Dmitrij M. Cibulevskij Perbicikle tra Eŭropo 3000 kilometroj tra Hungario, Slovenio, Italio kaj Kroatio. Gloria kaj Dimitri (bicikla vojaĝo en Afriko)[12]
Elodie Paul kaj Pierre-Yves Herrouët 2003-04 mondvojaĝo[13]
Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval 2002 Mondvojaĝo en 79 tagoj inspirita per la libro de Jules Verne, En 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo[14]
Marino Curnis 2006-07 marŝis de Italujo ĝis Irano 6000 km piede en 13 monatoj. [15]
Benno Frauchiger 2006-07 ĉirkaŭmonda biciklado biciklis kaj vojaĝis per ŝipo de Bazelo (Svisio) al Carnamah (Aŭstralio), pli ol 25 000km bicikle en 490 tagoj en 2006-07[16]
Alice kaj Cédric 2008-09 Mondvojaĝo sur kuŝbiciklo [17]
Marc Pleysier 2009 kuŝbicikla rondvojaĝo en Francio ano de la firmao ALIAciklo plenumis en julio-septembro 2009 rondvojaĝon[18] tra tuta Francio per unu el la produktitaj kuŝbicikloj "Aliaunu", por diskonigi la firmaon, ties produktojn kaj prizorgi komercajn kontaktojn.
Cirilo kaj Roz' ~1970 2009-11 ĉirkaŭmonda biciklado mondvojaĝis de Narbono al Narbono tra Eŭropo, Azio, Oceanio, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko de 2009 ĝis 2011; 26 monatoj, 33 000 km bicikle[19]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valdemar Langlet. Vojaĝimpresoj Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine, Inko, 2001/2
  2. Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto
  3. Laŭ 'Esperanto in Mecklenburg und Vorpommern', de Ralf Kuse, paĝo 253
  4. Samloke, paĝo 22
  5. (he) Haaretz 90 tagoj antaŭ 90 jaroj: la ĉapelisto, kiu vojaĝis de Slovakio al Tel-Avivo sur biciklo, la 11-an de aprilo 2023
  6. Jorgos (20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, Rhône, 69-a departemento de Francio)
  7. dana flutistino en la grupo "Esperanto Desperado"
  8. Huit ans autour du monde : le voyage[rompita ligilo] france
  9. 9,0 9,1 9,2 Ĉu frateto au fratineto por Lola ?[rompita ligilo]
  10. 10,0 10,1 10,2 Epidemio de "vojaĝito"..., Michel Boulez, La Ondo de Esperanto
  11. La francaj mondvojaĝantoj vizitis Ĉeboksaron[rompita ligilo]
  12. Perbicikle tra Eŭropo
  13. Dessine-moi un chemin
  14. Esperanto en la tornistro
  15. Eurasia Pedibus Calcantibus Arkivigite je 2009-04-30 per la retarkivo Wayback Machine esperante, itale
  16. Le vélo rouge germane, angle, esperante, france
  17. Portrait de planète[rompita ligilo], partneroj[rompita ligilo]
  18. ALIArondiro[rompita ligilo]
  19. Du bicikloj je la horizonto esperante, france