Esperantlingva Verkista Asocio
La Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) fondiĝis en 1983. Unua prezidanto estis la ĵurnalisto kaj verkisto Tibor Sekelj. Ekde 1984 la asocio kunlaboris kun la Universala Esperanto-Asocio. Ĝia ĉefa celo estis "stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvan verkadon kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado". Prezidanto de la asocio komence de la 21-a jarcento estis Mauro Nervi; personaj kunvenoj tradicie estis dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. En novembro 2001 kiel kroma kunlaborilo ekestis Yahoo-grupo de la asocio, kiu laŭ la stato fine de la jaro 2012 havas iom pli ol 140 membrojn. La 24-an de julio 2008 en Roterdamo naskiĝis la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), kiu daŭrigas la laboron de la asocio, kaj pluprezidatas de Mauro Nervi. La novaĵgrupo de la asocio en la retejo Yahoo senŝanĝe plufunkciis.
Fonto [redakti]
- notoj pri AVE en la retejo de la Akademio Literatura de Esperanto
- novaĵgrupo de la asocio en la retejo Yahoo