Esperanto-Asocio de Skotlando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) fondiĝis en 1906, sub la nomo Skota Federacio Esperantista, sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997 por respeguli la ŝanĝantan rilaton inter Skotlando kaj la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando. La EAS havas la plej altan kongresnumeron en Esperantio, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara kongreso normale okazas en junio. La 103a Skota Kongreso de Esperanto okazis en Inverness en 2008, la 104a en Dundee en 2009, la 105a en Berwick-upon-Tweed en 2010. La 106a okazis en Lockerbie en 2011, kaj la 107a okazis en Edinburgo en aprilo 2012 kune kun kaj samtempe kiel la 93a kongreso de la Esperanto-Asocio de Britio. La 108a okazos inter la 7a kaj 10a de junio 2013 en Linlithgow. La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon en septembro kiu dum multaj jaroj okazis en la urbeto Dunblane sed nun okazas en Glasgovo.

Eksteraj ligiloj [redakti]