Esperanto-Asocio de Suda Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA; angle Esperanto Association of Southern Africa, afrikanse Esperanto-vereniging van Suider-Afrika) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Sud-Afriko. Ĝi estis fondita en 1962, kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1969. La asocio havas sian sidejon en Groenkloof. Kunordiganto de la instituto laŭ la stato de aprilo 2010 estas J. Cloete, kiu ankaŭ estas la redaktoro de la asocia revuo Bona Espero (nomata kaj laŭ la sudafrika Bonespera Kabo kaj laŭ la lingva radiko de la vorto "Esperanto"), aperanta trifoje jare.

Inter la ĉefaj historiaj aktivuloj citindas Edwin de Kock, kiu krom verkisto estis prezidanto de la asocio de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, inter la jaroj 1955 kaj 1957 kaj de Bona Espero, de 1977 ĝis 1979 kaj de 1986 ĝis 1987.

La 3-a Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso okazis de la 27-a de aprilo ĝis la 5-a de majo 2006 en Muizenberg apud Kaburbo (Cape Town). Ĝin partoprenis esperantistoj el Sudafriko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pollando (vidu raporton[rompita ligilo]).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edwin de Kock, Sub Fremdaj Ĉieloj (Flandra Esperanto-Ligo, 2007) p. 131-154: 100 jaroj da Esperanto en Sud-Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]