Esperanto-Asocio por Filipinoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la filipina insularo

La Esperanto-Asocio por Filipinoj estas la grupiĝo de esperantistoj en la insularo de la pacifika ŝtato Filipinoj, fondita en 2006. Ĝi kunordigiĝas fare de la sciencistino d-ino Lydia Liwanag, kiu estas docentino en la publika altlernejo Filipina Normala Universitato (Philippine Normal University) en Manilo. En 2006 la Komisiono de Universala Esperanto-Asocio pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM) sendis la nepalanon Bharat Kumar Ghimire por plurmonata restado al la Filipinoj por informi pri la internacia lingvo kaj instrui ĝin - en la reta bulteno "Esperanto en Azio" (septembro 2006) li detale taglibre informis pri siaj spertoj kaj atingoj. Tiu prelegaro kaj kursaro konsideriĝas la komenco de konsiderinda Esperanto-movado en la lando.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    kontaktaj informoj pri EAF en la retejo de UEA
Ekstera ligilo    artikolo en la ĵurnalo "Esperanto sub la Suda Kruco", eldono majo-junio 2007, paĝoj 14-15 (pdf-dosiero)

Vidu ankaŭ [redakti]