Esperanto-Humurino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humurino
Nomo Esperanto-Humurino en Odeso
Regiono Odeso, Ukrainio
Periodo 3-4 tagoj inkluzive la 1-an de Aprilo
Organizanto Blanka Akacio
Ekzistas ekde 2010
Celgrupo junularo
Informa retpaĝo http://humurino.retejo.info/
vdr
Dosiero:Humurino.gif
Emblemo de Humurino
Amuze pri Humurino

Esperanto-Humurino estas Esperanto-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Odeso. Ekde sia fondiĝo la renkontiĝo ĉefe celis kunigi esperantan junularon, precipe Ukrainian, kaj krome inviti novulojn en la Esperanto-movadon.

Malgrandaj esperantaj renkontiĝoj (nomataj "Aprilaj Ridetoj") ligitaj al la urba festo Humurino okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro diversaj kialoj.

La nova esperanta renkontiĝo (t.e. La 1-a Esperanto Humurino) okazis en jaro 2010, kaj estis preskaŭ tute improviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: Odeso kaj Jalto, do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban Karnavalon (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politeknika Universitato.

En la sekvaj tagoj la aranĝo fariĝis regula (ĉiujara) kaj estis jam pli priplanita. Ĝin aliĝis partoprenantoj el pluaj ukrainaj urboj (Kijivo, Ĥarkivo, Donecko) kaj (en 2011) kelkaj eksterlandanoj.

Datoj de Esperanto-Humurino laŭ jaroj:
- La 1-a - 1-3.04.2010;
- La 2-a - 1-3.04.2011;
- La 3-a - 30.03-1.04.2012;
- La 4-a - 29.03-1.04.2013.


Eksteraj ligiloj

Esperanto-Humurino en Odeso