Esperanto-Klubo Wil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Renkontiĝo de Esperanto-Klubo Wil okaze de la inaŭguro de la Wil-Turo, la 20-an de julio 2006

Esperanto-Klubo Wil estas tradicia Esperanto-Klubo en Wil SG en elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, orienta Svislando. La klubo estis fondita en la jaro 1964 de la psikiatra flegisto Hans Kästli, kiu volis enkonduki Esperanton en la praktikan agadon de la psikiatra kliniko Wil, kie li laboris. En tiu tempo en la kliniko venigis multajn gastlaboristojn el diversaj landoj (Italio, Jugoslavio, Turkio, Hispanio, Portugalio kaj aliaj). Tiuj diverslingvaj laboristoj malfacile interkompreniĝis ne nur kun la pacentoj, kiujn ili devis flegi, kun estroj sed ankaŭ kun svisaj kaj nesvisaj gekolegoj, kiuj ili laboris. Kästli kreis teamon, kies membroj laŭ lia imago ne havus lingvajn problemojn almenaŭ en la reciproka interkompreniĝo. Kästli organizis Esperanto-kurson en la klinko kaj aperigis anoncon en Esperanto-gazetoj pri la ebleco labori en la klinko inter esperantistoj el diversaj landoj. Sekve el finintoj de la kurso kaj kun kelkaj gastlaboristoj fondiĝis Esperanto-klubo. Al tiu klubo aliĝis poste ankaŭ esperantistoj el Wil kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj ne laboris en la kliniko, sed volis praktiki la lingvon.

Unue la klubon prezidis Hans Kästli, poste ekde la jaro 1975 s-ino Hildegard Schoch, ŝin sekvis en 1989 s-ro Stanisław Pochanke kaj en 2005 s-ino Verena Chaves-Walder el Flawil kaj Wolfram Fischer el Wolfertswil.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando paĝoj 642-643.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]