Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto (mallongigo ELSA, germana nomo Esperanto-Verband Sachsen-Anhalt) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Saksio-Anhalto, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj. La ligo kunordigas la akticevojn de la lokaj Esperanto-grupoj interalie en Aschersleben, Halle, Magdeburg kaj Zeitz, kaj de unuopaj aktivuloj en pliaj urboj distancaj de tiuj centroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en vintro 1990/1991, lige al la reunuiĝo de Germanio kaj al la restarigo de la federacia lando Saksio-Anhalto el la antaŭaj distriktoj Magdeburg kaj Halle de GDR, ĝi elstaris en la Germana Esperanto-Kongreso de pentekosto 1991, en kiu la antaŭa asocio GDREA unuiĝis kun la asocio GEA, kiu fondiĝis en 1906 kaj do ekzistis jam longan tempon antaŭ la dividiĝo de la du germanaj ŝtatoj: post sia fondiĝo la Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto ne membriĝis en GDREA sed tuj petis rektan aliĝon al GEA, tiel ke en pentekosto 1991 ĝia membraro ne per "unuiĝo de la du tutlandaj germaniaj Esperanto-asocioj", sed per rekta membriĝo iĝis parto de GEA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]