Esperanto-Ligo en Israelo
El Vikipedio
Esperanto-Ligo en Israelo originas el Palestina Esperanto-Ligo. En la UEA-Jarlibro de 1950 ĝi aperas unuafoje sub la nuna nomo, ĝis inkluzive 1959 ankoraŭ kun Izraelo.
La ligo aliĝis al UEA en 1961. Ĝi havas lokajn klubojn en Tel-Avivo kaj Hajfo, libroservon kaj organizas ĉiujarajn aranĝojn. La presita organo estas Israela Esperantisto.
La prezidanto nomiĝas Josef Ŝemer (stato 2007).

