Esperanto-Panorama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto Panorama
periodaĵo
Periodeco dumonate

Lando Belgujo
Urbo Antverpeno
Publikigisto Flandra Esperanto-Ligo
Establodato 1970
Ĉesigita publikado 1990
ISSN 0772-540X

vdr

Esperanto Panorama estis dumonata nederlandlingva revuo pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj, eldonita inter 1970 kaj 1990. Eldonis ĝin Belga Esperanto-Federacio (BEF) inter la jaroj 1970 kaj 1979. En la komencaj jaroj estis ofte diskutoj en la estraro de BEF, ĉu la nederlandlingva revuo havu ankaŭ nederlandlingvan titolon Esperanto-Panorama, aŭ la esperantlingvan titolon Esperanto-Panoramo. Pro tio la unuaj numeroj nomiĝis Esperanto-Panoramo. Ekde 1980 transprenis la eldonadon la juna Flandra Esperanto-Ligo. La eldonkvanto variis inter 500 kaj 1000 ekzempleroj, inter kiuj la plimulto iris al adresoj en Belgujo kaj kelkdekoj ĝis cento al adresoj en Nederlando. La revuo mezume havis 20 paĝojn en formato DIN A5. La precipa temo estis lingvo-problemoj. En aparta aldonaĵo al la revuo aperis dum ĝia tuta ekzisto la programoj de ĉiuj Esperanto-grupoj en la nederlandlingva teritorio, do en Nederlando kaj Flandrujo.

La redaktoroj de Esperanto-Panorama estis:

Ekde 1991 la nomo de la revuo estas ŝanĝita al Horizon-taal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]