Esperanto-Populariga Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra oficejo de Oomoto en Kameoka kaj monumento "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo"

Esperanto-Populariga Asocio (EPA) estas unu el esperantistaj grupoj en la gubernio Kioto de Japanio. La aliaj estas “Kioto-Esperanto-Societo (KES)” en la urbo Kioto, kaj “Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo” en la urboj Uĵi kaj Ĵoojoo. EPA fondiĝis en 1923 kaj estas la esperantlingva branĉo de la religio Oomoto, kvankam tio ne rekte rekoneblas laŭ la asocia nomo. Oficiala organo de la asocio estas la revuo "Nova Vojo".

La religia movado Oomoto fondiĝis en 1892 de malriĉa kamparanino Deguĉi Nao. La "spiritaj gvidantoj" de la movado ĉiam estas virinoj. Ekde 1901 la kvina spirita gvidantino Deguĉi Kurenai estras la movadon. Inter 1900 kaj 1948 tamen ankaŭ unu viro havis gravan postenon. Tiu estis la edzo de la dua gvidantino, Deguĉi Onisaburo, kiu eksciis pri Esperanto kaj enkondukis la lingvon en Oomoto. En 1924 Oomoto komencis eldoni librojn kaj revuojn en Esperanto kaj, de 1925 ĝis 1933, ĝi ankaŭ havis misiejon en Parizo. De tiu loko misiistoj vojaĝis en Eŭropo por propagandi la kredon, ke Deguĉi Onisaburo estas MajtrejoKristo, kiu unuigos la mondon.

Komence la japana registaro sendis soldatojn por detrui la templon de Oomonto en Ajabe kaj ankaŭ la tombon de la fondintino. Dum la periodo 1935 - 1942 Oomoto travivis severajn persekutojn en Japanio, kaj tute ne rajtis agadi. Tamen József Major en 1933 por Enciklopedio de Esperanto miskonsideris la persekuton "afero de pasinteco". Ekde 1950 Oomoto denove eldonas sian revuon en Esperanto.

Oomoto havas ĉ. 180 000 membrojn, el kiuj 45 000 estas aktivaj. Preskaŭ ĉiuj Oomotanoj iom studis Esperanton, kaj ĉ. 1000 studis sufiĉe multe por vere uzi la lingvon. Oomoto havas du centrojn en du urboj apud Kioto. En Ajabe estas centro por diservo, kun i.a. la moderna sanktejo Ĉosej-den, konstruita tute el ligno. En Kameoka estas centro por misio. En grandega parko situas oficejoj, gastejoj, lernejoj, presejo, eldonejo kaj sanktejoj.

Kun interrompo dum la jaroj 1935-1950 - t.e. la jaroj inter la persekutoj dum la dua Oomoto-afero kaj la dua mondmilito - Oomoto daŭre uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj. Oni eldonis la revuojn Oomoto kaj/aŭ Oomoto Internacia, multajn librojn kaj ankaŭ regule organizis fakkunsidojn en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj en aliaj aranĝoj, kie Esperanto estas uzata. Post 1954 la priskribo en la revuoj pri Onisaburo kiel savanto preskaŭ tute malaperis kaj ĝenerale humana mesaĝo pri paco, internacia kunlaboro, arto kaj kulturo prenis la ĉefan lokon. Ŝajnas ke Oomoto, ekde 1997, kiam oni komencis eldoni la sanktajn skribaĵojn de Oomoto libroforme en Esperanto kaj en la portugala, denove komencas agi pli aktive por misii. La publikigo ankaŭ estas konsiderata kiel parto de la bona elfluo, kiu devas veni de Oomoto, laŭ la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ por la mondo.

Apartan rolon en la misio de Oomoto havas arto, ĉar Oomoto organizis artajn ekspoziciojn, somerajn seminariojn pri tradiciaj japanaj artoj, pri kiuj ankaŭ Esperanto estis uzata, sed ankaŭ ĉar artaĵoj havis gravan rolon en la revuoj kaj sur la retpaĝo de Oomoto.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de EPA (en Esperanto) greke retejo de la asocia organo "Nova Vojo" (iuj arkivigitaj numeroj rete legeblaj) greke Oficiala paĝaro de Oomoto en Esperanto greke Oomoto - japana religio de paco filmeto en la retejo Youtube greke germanlingva artikolo "Esperanto kaj ateismo" de Detlef Blanke kun mencio de EPA en la retejo "Schattenblick.de"