Esperanto-Societo Krefeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:17, 12 nov. 2013 farita de Aidas (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La Esperanto-Societo Krefeld - germane Esperanto-Gesellschaft Krefeld - estas la loka Esperanto-grupo de la eksterdistrikta urbo Krefeld kaj ties ĉirkaŭaĵo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la regiona organizaĵo Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo kaj la naciaj asocioj Germana Esperanto-Asocio respektive Germana Esperanto-Junularo. La grupo kutime renkontiĝas ĉiun ĵaŭdon je la 18-a horo, en la domo de la loka civitana iniciato "Rund um St. Josef", Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld. Ekzistas regulaj kontaktoj kun la esperantistoj de la partneraj urboj de Krefeld, aparte vigle kun la movadanoj de Uljanovsk en Rusio kaj kun tiuj de la kompare proksimaj urboj Venlo kaj Leiden en Nederlando.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la grupo esperante greke informo pri la grupo en retejo de loka civitana iniciato germane greke retejo de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo esperante kaj germane