Esperanto-asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto[mankas fonto]. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.

Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.

Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:

  • laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);
  • laŭ ĉefa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).

Tutmondaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj tutmondaj Esperanto-asocioj estas[mankas fonto] Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Landaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

"Landa Asocio" en Esperanto-komunumo estas organizaĵo kiu kunigas esperantistojn en unu ŝtato.

Listoj de landaj Esperanto-asocioj:

Fakaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fakaj Esperanto-asocioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]