Esperanto-biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.

Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.

Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.

Laŭ Detlev Blanke eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj: tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino), jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne), amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.), registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta), ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo), prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo), priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj), persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj), pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj, interbiblioteko pruntservo), aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata), teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj), tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla), memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto), stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco), financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj), programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo), prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne), kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.), uzateco (ofteco de pruntoj), geografia situo (trafika atingeblo).

Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo[redakti | redakti fonton]

(Ceteraj) kolektoj de internaciaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

(Ceteraj) kolektoj de Landaj Asocioj[redakti | redakti fonton]

(Ceteraj) kolektoj en naciaj kaj universitataj bibliotekoj k.s.[redakti | redakti fonton]

Ceteraj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Az eszperantó könyv Magyarországon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budapeŝto, 1987; eldonaĵo okaze de libra ekspozicio de Karlo Fajszi en la plej impona hungara biblioteko

Esperantia Biblioteko kaj Ideala Esperanto-Biblioteko estas la nomoj de eldonserioj.

Gravaj kolektoj historiaj[redakti | redakti fonton]

  • La Biblioteko de Saratov havas nun la reston de la kolekto de Georgo K. Davidov ekzistanta antaŭ la unua mondmilito. Davidov perdis sian kolekton dum la rusa revolucio kaj civila milito.
  • La Biblioteko de Saksa Esperanto-Instituto estis fondita en 1908. Post la unua mondomilito oni nomis la instituton Esperanto-Instituto por la Germana Regno. En 1936, post la dissolvo de la planlingvaj asocioj en Germanio, la kolektaĵoj iris al la prusa ŝtata biblioteko, Berlino. Ili ankoraŭ ekzistas kadre de la ŝtata biblioteko, nun posedata de Stiftung Preußischer Kulturbesitz.
  • La biblioteko de la Esperantista Centra Oficejo de generalo Sebert en 1929 iris al la komerca ĉambro de Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]