Esperanto-biblioteko
Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
Laŭ Detlev Blanke eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj: tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino), jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne), amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.), registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta), ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo), prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo), priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj), persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj), pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj, interbiblioteko pruntservo), aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata), teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj), tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla), memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto), stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco), financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj), programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo), prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne), kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.), uzateco (ofteco de pruntoj), geografia situo (trafika atingeblo).
Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo
- La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio en Vieno, kun 35.000 libroj kaj broŝuroj, 2500 gazetoj, 2000 muzeaj objektoj, 5000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.200 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. La dokumentoj estas en interreta katalogo, krome oni povas aliri tra la hejmpaĝo skanitajn Esperanto-librojn kaj broŝurojn.
- La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, CDELI, en Svislando, urbo La Chaux-de-Fonds ekde 1967 funkcias kiel fako de la urba biblioteko kun pli ol 20000 bibliografiaj unuoj pri multaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Okcidentalo. Pruntas nur nacie aŭ al universitatoj.
- La Germana Esperanto-Biblioteko (retpaĝo), en Germanujo, urbo Aalen, estas posedaĵo de Germana Esperanto-Asocio, sed estas deponita en la urba biblioteko de Aalen. Ĝi havas kolekton de pli ol 46.000 bibliografiaj unuoj (Stato fine de 2005) kun rete serĉebla katalogo. Ĝi daŭrigas la tradicion de la iama Saksa Esperanto-Biblioteko fondita en 1908.
- La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, en Belgio estas sekcio de la urba biblioteko de la urbo Kortrijk kun leĝe protektata kolekto de proksimume 10000 libroj kaj jarkolektoj de gazetoj.
- La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Hungario, en la ĉefurbo Budapesto, ekis per la laboro de Karlo Fajszi ekde 1970, kaj ĝia katalogo el 1991 havis 542 paĝojn. Ĝi nun estas kolektaĵo en la Landa Fremdlingva Biblioteko. Eblas mendi fotokopiojn. (Katalogo).
(Ceteraj) kolektoj de internaciaj Esperanto-asocioj
- La Biblioteko Hector Hodler, BHH, troviĝas en Nederlando, urbo Rotterdam, en la Centra Oficejo de UEA, kun pli ol 20000 volumoj kaj ampleksa kolekto de periodaĵoj, fototeko.
(Ceteraj) kolektoj de Landaj Asocioj
- La Biblioteko Montagu C. Butler ĉe Esperanto-Asocio de Britio enhavas 10000 librojn kune kun arkivoj fota kaj dokumenta; ĝi translokiĝis en 2002 al la Kolegio Wedgwood en Barlaston, fama interalie pro siaj esperanto-kursoj.
- La lingvistika biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno havas kelkmilon da libroj kaj gazetkolektoj. La arkivo estas rete konsultebla.
- La Biblioteko Juan Régulo Pérez estas prizorgata de Hispana Esperanto-Federacio, kaj havas sian sidejon en Madrido.
- La Biblioteko-Arkivo Petro Nuez de Kataluna Esperanto-Asocio estis fondita en 1997.
- La biblioteko de Japana Esperanto-Instituto en Tokio, Japanio enhavas pli ol dek mil titolojn.
(Ceteraj) kolektoj en naciaj kaj universitataj bibliotekoj k.s.
- La Nacia Biblioteko de Skotlando en Edinburgo ricevis en 2001 donace de William Auld ĉirkaŭ 5000 volumojn.
- La Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo en Italio, urbo Massa, estis fondita en 1972 kiel biblioteko de la Itala Esperanto-Federacio, sed ekde 1994, la kolekto de 7250 volumoj apartenas al la ŝtata arkivejo de Massa kaj alireblas de la publiko.
Ceteraj kolektoj
- La Biblioteko de Esperantista Klubo en Brno funkcias en Ĉeĥio.
- La Esperanto-Biblioteko de Usono, EB-USONO, estas nova biblioteko en Arizono, urbo Scottsdale, en la Verda Domo de A.
- La Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová funkcias en Ĉeĥio.
- La Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio funkcias en Ĉeĥio.
- La Hispana Esperanto-muzeo, en Hispanio, urbo Sant Pau d'Ordal, kreskis el la kolektado, kiun Luis Hernández Yzal komencis en 1963, malfermiĝis en 1968, kaj en 1993 nombris 8400 librojn, 12315 jarkolektojn de 2485 periodaĵoj. Vidu katalogon: rr_hemkat.html
- La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Uzbekio, urbo Samarkando, estis fondita en 1986 zorge de la Klubo de Internacia Amikeco, kun celo antaŭenigi pacon kaj tutmondan konscion; ĝi ekspozicias proksimume 20000 librojn, artaĵojn, kaj memoraĵojn el 100 landoj.
- La Kvinpetalo en (Francio), apud Poitiers, vilaĝo Bouresse ricevis la bibliotekojn de Roger Bernard kaj Gaston Waringhien.
- Libraro Ludovika en Halifakso (Nov-Skotio, Kanado) estas la plej granda aktive kreskanta Esperanto-biblioteko de Norda Ameriko.
- La Nacia Esperanto-Muzeo en Francio, urbeto Gray estas publika arkivejo, dokumentejo, kaj havas konstantan ekspozicion pri Esperanto.
- Bibliotekon havas Interkultura Centro Herzberg, Germanio.
Esperantia Biblioteko kaj Ideala Esperanto-Biblioteko estas la nomoj de eldonserioj.
Gravaj kolektoj historiaj
- La Biblioteko de Saratov havas nun la reston de la kolekto de Georgo K. Davidov ekzistanta antaŭ la unua mondmilito. Davidov perdis sian kolekton dum la rusa revolucio kaj civila milito.
- La Biblioteko de Saksa Esperanto-Instituto estis fondita en 1908. Post la unua mondomilito oni nomis la instituton Esperanto-Instituto por la Germana Regno. En 1936, post la dissolvo de la planlingvaj asocioj en Germanio, la kolektaĵoj iris al la prusa ŝtata biblioteko, Berlino. Ili ankoraŭ ekzistas kadre de la ŝtata biblioteko, nun posedata de Stiftung Preußischer Kulturbesitz.
- La biblioteko de la Esperantista Centra Oficejo de generalo Sebert en 1929 iris al la komerca ĉambro de Parizo.
Eksteraj ligiloj
greke Esperanto-bibliotekoj, bibliografioj kaj librokatalogoj en VEB greke oficiala retejo de la Germana Esperanto-Biblioteko greke oficiala retejo de CDELI greke trovanto ĉe la IEMW greke Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Kortrijk