Esperanto-ekzameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzamenoj. Jam ĉ. 1900 SPPE en Francujo aranĝis Esperanto-ekzamenojn kaj unu el la ĉefaj celoj de Internacia Instituto de Esperanto estis organizado de ekzamenoj. Dum la 5-a UK 1909 la Instituto aranĝis ekzamenojn sub kontrolo de Cart, Corret, Marie Hankel pri gramatiko, Ostrovski, S. Meyer, Kühnl pri literaturo, Hodler kaj Rousseau pri historio kaj organizo, Mann, Blaise kaj Privat (la fondinto de la Instituto) pri la instruaj metodoj.

La Internacia Instituto ne daŭrigis sian agadon post la milito, do nuntempe ne funkcias ekzamena komitato kun internacia karaktero, nur la Cseh-Instituto faris kelkajn paŝojn tiurilate. Sed kreiĝis ekzamenaj komitatoj en ĉiuj landoj, kie Esperanto atingis seriozan progreson. En Aŭstrujo kaj Ĉeĥoslovakujo la komitatoj estas ŝtate komisiitaj. La ekzamenado eĉ sen oficiala karaktero estas celkonscie aranĝita en Britujo, Nederlando, Estonujo, Germanujo ktp:, kaj helpas plialtigi la nivelon de la Esperantistaro. v. detalojn en la laŭlandaj artikoloj.

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]