Esperanto-finna vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suomi-esperanto-suomi; Taskusanakirja
Aŭtoro Joel Vilkki kaj Heljä Favén
Eldonjaro 1963
Eldoninto Werner Söderström Osakeyhtiö
Paĝoj 449 paĝoj, 12 cm
ISBN 951-0-08606-1
vdr


Suomi-esperanto-suomi; Taskusanakirja. - La unua eldono aperis en 1963 kun laŭdire ĉ. 20.000 kaj ĉ. 17.000 kapvortoj. La dua eldono (post morto de Joel Vilkki), reviziita de Heljä Favén aperis en 1982 (449 p.). Ĝi tamen ne atingas la amplekson de la antaŭmilitaj vortaroj de Vilho Setälä. Pri la unua eldono Harri Laine[1] skribas:

Citaĵo
 Vortaro finna-esperanta-finna, kiu aperis en la populara serio “Punaiset sanakirjat” (Ruĝaj vortaroj) de granda libroeldonejo. La serion karakterizis ĝia formato (vera poŝlibro) kaj la flekseblaj kovriloj el ruĝa plasto. 

Pri la dua eldono la sama precizigas:

Citaĵo
 Ĉi tiu vortaro estas plu aktuala, ĉar pli nova ne ekzistas. Oni ne plu trovas ĝin en librovendejoj, sed Esperanto-Asocio de Finnlando ankoraŭ havas kelkajn ekzemplerojn por vendi. La verko estas reviiziita eldono de la “ruĝa vortaro” de Vilkki; reviziis lia filino Heljä Favén. 

Notoj kaj referencoj

  1. La ruĝa vortaro de Vilkki kaj Reviziita ruĝa = verda

Eksteraj ligiloj