Esperanto-flago
Esperanta flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la Esperanto-Klubo en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio), kaj ĝin oni adoptis okaze de la unua Universala Kongreso, 1905. La Esperanta Civito, fondita en 2001 kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.
La flagoproporcio estas 2:3 (du unuoj alte je tri unuoj longe). Tiu rilato 3:2=1,5 estas proksima al la valoro 1,618 de la ora nombro.
Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti sekteca aŭ naciisma. Tial ili preferas uzi simbolojn pli modernajn, kia estas la tiel nomata jubilea simbolo, unue pensita kiel simbolo por Jubileo de Esperanto. Fakte la jubilea simbolo estas uzata precipe kiel simbolo de la nuna UEA; ĝi estas la oficiala simbolo de Flandra Esperanto-Ligo kaj estas ofte uzata en la junulara Esperanto-movado.
[redakti] Vidu ankaŭ
Aliaj simboloj de la Esperanto-movado:
[redakti] Eksteraj ligiloj
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.