Esperanto-gazeto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

Titolpaĝo de Dia Regno
Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publicaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple "letero", "folioj", "informilo", "cirkulero", "gazeto", "revuo", "ĵurnalo", "magazino" kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.

De la unua Esperanto-periodaĵo La Esperantisto aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

[redakti] Klasifikoj

Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:

  • Temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu
  • Eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu
  • Redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
  • Grado de profesieco: amatora, profesia
  • Ankoraŭ aperanta aŭ malaperinta
  • Aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, dumonata, trimonata aŭ sesmonata
  • Aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj, kaj tiel plu
  • Eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu
  • Eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu; kun aŭ sen ilustraĵoj
  • Grado de prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu

[redakti] Ŝanĝo de la gazetara merkato

La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990 malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardekojn longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol en la 1930-aj1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne jam ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas tradiciaj presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.

[redakti] Konservado de Esperanto-gazetoj

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-biblioteko

La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.

Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komenciĝis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo.

[redakti] Baza literaturo

La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:

La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas


Jen listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon "la". Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.

[redakti] Beletraj

  • La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [1]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
  • Komencanto - dumonata internacia papera revuo por komencantaj aǔtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete: [2]
  • Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
  • Penseo, CN, beletra

[redakti] Fakaj

[redakti] Tutmondaj

[redakti] Afriko

[redakti] Ameriko

[redakti] Brazilo

[redakti] Kanado

[redakti] Kolombio

[redakti] Meksikio

[redakti] Usono

[redakti] Azio, Oceanio

[redakti] Aŭstralio, Novzelando

[redakti] Ĉinio

  • El Popola Ĉinio jam nur rete[17]- Magazino kun diversaj rubrikoj: novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.)

[redakti] Irano

[redakti] Israelo

[redakti] Japanio

[redakti] Koreio

[redakti] Eŭropo

[redakti] Belgio

[redakti] Britio

[redakti] Ĉeĥio

[redakti] Finnlando

[redakti] Francio

[redakti] Germanio

[redakti] Hispanio

[redakti] Irlando

[redakti] Italio

[redakti] Kroatio

[redakti] Litovio

[redakti] Nederlando

[redakti] Norvegio

[redakti] Pollando

[redakti] Rumanio

[redakti] Svedio

[redakti] Svislando

[redakti] Songazetoj

[redakti] Retgazetoj

[redakti] Novaĵagentejoj

[redakti] Paperaj

[redakti] En la TTT

[redakti] Nacilingvaj/informaj


[redakti] Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj

[redakti] Historiaj Esperanto-gazetoj

Vidu ankaŭ la artikolon "Frua Esperanto-gazetaro"

Naciaj aŭ aliregionaj:

Internaciaj, fakaj, politikaj:

[redakti] Eksteraj ligiloj


Esperanta Flago ESPERANTO Esperanta Flago
HistorioMovadoUniversalaj KongresojEsperanto-renkontiĝojAsociojAktivulojEsperantistoj laŭ la nacieco
KomunumoKulturoLiteraturoMuzikoRadiofonioFilmojVerkistojEsperantologioKursoj
Portalo Esperanto
redakti